“Per ĉi
tiuj paroloj, Jesuo klare aludas la estontan vivon...”
1.
Pilato do reeniris en la palacon, kaj alvokis Jesuon, kaj diris al li: Ĉu vi
estas la reĝo de la Judoj? – Jesuo respondis: Mia regno ne estas el ĉi tiu
mondo; se mia regno estus el ĉi tiu mondo, miaj servantoj bataladus, por ke mi
ne transdoniĝu al la Judoj; sed nun mia regno ne estas el ĉi tie
Pilato
demandis lin: Ĉu vi do estas reĝo? Jesuo respondis: Vi diras ke mi estas reĝo.
Por tio mi naskiĝis kaj venis en la mondon, ke mi atestu pri la vero. Ĉiu, kiu
estas el la vero, aŭskultas mian voĉon (Johano, 18:33, 36, 37)
2. Per ĉi
tiuj paroloj, Jesuo klare aludas la estontan vivon, kiun li en ĉiuj
cirkonstancoj prezentas kiel la celon, kiun la homaro estas trafonta, kaj kiu
devas esti la objekto de la precipaj zorgoj de la homo sur la tero; ĉiuj liaj
maksimoj rilatas al tiu granda principo
Sen la
estonta vivo, efektive, la plimulto el liaj instruoj pri moralo havus nenian
pravon de ekzisto; tial, kiuj ne kredas je l’ estonta vivo kaj opinias, ke li
nur parolis pri la nuna vivo, tiuj ne komprenas liajn maksimojn aŭ ilin trovas
infanecaj
Tiu
dogmo povas do esti konsiderata kiel la akso de l’ instruado de la Kristo; tial
ĝi estas lokita kiel unu el la unuaj en la kapon de tiu ĉi verko, ĉar ĝi devas
esti la cela punkto de ĉiuj homoj; nur ĝi povas pravigi la anomaliojn de la
surtera vivo kaj ilin akordigi kun la justeco de Dio
Nenhum comentário:
Postar um comentário