sexta-feira, 27 de fevereiro de 2015

La Evangelio laŭ Spiritismo – Reviviĝo kaj Reenkarniĝo – Ĉapitro IV, eroj 5 kaj 7 al 9



5. Estis viro el la Fariseoj, nomata Nikodemo, ĉefo inter la Judoj; tiu venis al li nokte, kaj diris al li: Rabeno, mi scias, ke vi estas instruisto, veninta de Dio; ĉar neniu povas fari tiujn signojn, kiujn vi faras, se Dio ne estas kun li. Jesuo respondis kaj diris al li: Vere, vere, mi diras al vi: Se homo ne estas denove naskita, li ne povas vidi la regnon de Dio. Nikodemo diris al li: Kiel povas homo naskiĝi, kiam li estas maljuna? ĉu li povas eniri denove en la ventron de sia patrino kaj naskiĝi? Jesuo respondis: Vere, vere, mi diras al vi: Se homo ne estas naskita el akvo kaj la Spirito, li ne povas eniri en la regnon de Dio. Tio, kio naskiĝas el la karno, estas karno; kaj tio, kio naskiĝas el la Spirito, estas Spirito. Ne miru, ke mi diris al vi: Vi devas esti denove naskitaj. La vento blovas, kie
ĝi volas, kaj ĉian voĉon vi aŭdas, sed vi ne scias, de kie ĝi venas kaj kien ĝi iras; tia estas ĉiu, kiu estas naskita de la Spirito

Nikodemo respondis kaj diris al li: Kiel povas tio fariĝi? Jesuo respondis kaj diris al li: Vi estas instruisto en Izrael, kaj ĉu vi ne scias tion? Vere, vere, mi diras al vi: Kion ni scias, tion ni parolas, kaj kion ni vidis, tion ni atestas; kaj vi homoj ne akceptas nian ateston. Se mi aferojn surterajn diris al vi, kaj vi ne kredas, kiel vi kredos, se mi diros enĉielajn? (Johano, 3:1-12)

7. Tiuj ĉi vortoj: “Se homo ne estas naskita el akvo kaj la Spirito” estis interpretitaj en la senco de la reformo per la akvo de la bapto; sed la primitiva teksto estis nur: Ne renaskiĝas el akvo kaj la Spirito, dum en iuj tradukoj, kie estis el la Spirito, oni anstataŭigis per el la Sankta Spirito, kio jam ne estas la sama penso. Ĉi tiu ĉefa punkto rezultas el la unuaj komentarioj pri la Evangelio, kiel iam estos konstatite sen ia dubo
.
8. Por kompreni la veran sencon de tiuj vortoj, oni devas atenti la signifon de la termino akvo, kiu ne estas tie uzita en sia propra senco. La konoj de la anktivuloj pri la fizikaj sciencoj estis tre neperfektaj; ili kredis, ke la tero eliĝis el la akvoj, kaj tial ili rigardis la akvon kiel la absolutan generantan elementon; tial en Genezo estas legate: “La spirito de Dio ŝvebis super la akvo; estu firmaĵo inter la akvo; kolektiĝu la akvo de sub la ĉielo en unu lokon, kaj aperu la sekaĵo; la akvo aperigu moviĝantaĵojn, vivajn estaĵojn, kaj birdoj ekflugu super la tero, sub la ĉiela firmaĵo”

Laŭ tiu kredo, la akvo fariĝis la simbolo de la materia naturo, same kiel la Spirito estis la símbolo de l’ intelekta naturo. Tiuj ĉi vortoj: “Se la homo ne renaskiĝas el la akvo kaj el la Spirito, aŭ en akvo kaj en Spirito”, signifas do: “Se la homo ne renaskiĝas kun sia korpo kaj sia animo.” Ĝuste en ĉi tiu senco ili estis komprenataj en la komenco. Cetere tiu interpreto estas pravigata de jenaj vortoj:
Tio, kio naskiĝas el la karno, estas karno; kaj tio, kio naskiĝas el la Spirito, estas Spirito. Tie ĉi Jesuo faras klaran distingon inter la Spirito kaj la korpo. Tio, kio naskiĝas el la karno, estas karno, klare signas, ke nur la korpo originas el la korpo, kaj ke la Spirito estas sendependa de la korpo

9. La vento blovas, kie ĝi volas; kaj ĝian voĉon vi aŭdas, sed vi ne scias, de kie ĝi venas kaj kien
ĝi iras: oni povus kompreni, ke temas pri la Spirito de Dio, kiu donas la vivon al tiu, al kiu Li volas, aŭ pri l’ animo de la homo; en ĉi tiu lasta senco, “Vi ne scias, de kie ĝi venas kaj kien ĝi iras” signifas, ke oni ne scias, kio estis, nek kio estos la Spirito. Se la Spirito, aŭ animo, estus kreita samtempe kun la korpo, oni scius, de kie li venas, ĉar oni konus lian komencon. Kia ajn estas la interpreto, tiu teksto konfirmas la principon de la antaŭekzisto de l’ animo kaj, sekve, de la plureco de la ekzistadoj

Nenhum comentário: