10. Kaj
de post la tagoj de Johano, la Baptisto, ĝis nun, la regno de la ĉielo estas perfortata,
kaj perfortuloj kaptas ĝin. Ĉar ĉiuj profetoj kaj la leĝo profetis ĝis Johano.
Kaj se vi volas tion ricevi, tiu estis Elija, kiu estis venonta. Kiu havas orelojn
por aŭdi, tiu aŭdu (Mateo, 11:12-15)
11. Se
la principo de la reenkarniĝo, esprimita en la Evangelio laŭ Sankta Johano,
povis esti laŭvorte interpretita en senco pure mistika, ne same okazas pri jena
peco el la Evangelio laŭ Sankta Mateo, kiu permesas neniun konfuzon: tiu estis
Elija, kiu estis venonta; ĉi tie ne estas figuro, nek alegorio: ĝi estas
pozitiva aserto
– “De
post la tagoj de Johano, la Baptisto, ĝis nun, la regno de la ĉielo estas
perfortata.” Kion signifus tiuj paroloj, se Johano, la Baptisto, ankoraŭ vivis
en tiu momento? Jesuo klarigas la vortojn, dirante: “Kaj se vi volas tion
ricevi, tiu estis Elija, kiu estis venonta.” Nu, ĉar Johano ne estis alia ol
Elija, tial Jesuo aludas al la tempo, kiam Johano vivis kun la nomo Elija. “Ĝis
nun, la regno de la ĉielo estas perfortata”, estas ankoraŭ aludo al la perforto
de la Mosea leĝo, kiu ordonis la ekstermadon de la malfideluloj, por ke la
elektita popolo havu la Promesitan Landon, la Paradizon de la Hebreoj, dum, laŭ
la nova leĝo, oni gajnas la ĉielon per karito kaj dolĉeco. Poste li aldonas:
Kiu havas orelojn por aŭdi, tiu aŭdu. Tiuj ĉi paroloj, tiel ofte ripetataj de
Jesuo, klare diras, ke ne ĉiuj havis kapablojn, por kompreni iujn veraĵojn
12.
Reviviĝos Viaj mortintoj, miaj kadavroj releviĝos. Vekiĝu kaj ĝoju vi, kuŝantaj
en la tero; ĉar roso sur la kreskaĵoj estas Via roso, kaj la tero elĵetos la
mortintojn (Jesaja, 26:19)
13. Tiu ĉi
peco de la teksto de Jesaja estas ankaŭ tute klara: “Reviviĝos Viaj mortintoj”.
Se la profeto intencus paroli pri la spirita vivo, se li volus diri, ke tiuj,
kiujn oni mortigis, ne estas mortaj kiel Spiritoj, li estus dirinta: ili vivas
ankoraŭ, kaj ne ili reviviĝos. En spirita senco, tiuj vortoj estus malsaĝaj, ĉar
ili subkomprenigus interrompon de la vivo de l’ animo. En la senco de morala
reformo, ili estus la neo de l’ eternaj punoj, ĉar ili starigas kiel principon,
ke ĉiuj mortintoj reviviĝos
14. Sed
homo mortas kaj malaperas; kiam la homo finiĝis, kie li estas? Kiam homo
mortas, ĉu li poste povas reviviĝi? Dum la tuta tempo de mia batalado mi
atendus, ĝis venos mia forŝanĝo (Ijob, 14:10,14)
15. La
principo de la plureco de l’ ekzistadoj estas klare esprimita en tiuj vortoj.
Oni ne povas supozi, ke Ijob volis paroli pri la rebonigo per la akvo de la
bapto, kiun li certe ne konis. “Kiam homo mortas, ĉu li poste povas reviviĝi?”
La ideo morti unu fojon kaj reviviĝi kuntrenas la ideon morti kaj reviviĝi
plurajn fojojn. La traduko de la greka eklezio estas ankoraŭ pli klara, se tio
estas ebla. Ĝi tekstas: “Finante la tagojn de mia surtera ekzistado, mi
atendos, ĉar mi revenos ĉi tien”, tio estas, mi revenos al la surtera
ekzistado. Tio estas tiel klara, kiel se iu dirus: “Mi eliras el mia domo, sed mi
revenos en ĝin”
“Dum la
tuta tempo de mia batalado, mi atendus ĝis venos mia forŝanĝo.” Evidente, Ijob
volas paroli pri la batalado, kiun li tenas kontraŭ la ĉagrenoj de la vivo; li
atendas sian ŝanĝon, tio estas, li rezignacias. En la greka traduko, mi atendos
ŝajnas prefere aplikiĝi al nova ekzistado: “Kiam mia surtera ekzistado estos
finita, mi atendos, ĉar mi revenos al ĝi.” Ijob laŭŝajne lokas sin, post sia
morto, en la intertempon, kiu apartigas unu ekzistadon de l’ alia, kaj diras,
ke tie li atendos sian revenon
Nenhum comentário:
Postar um comentário