sexta-feira, 27 de fevereiro de 2015

La Evangelio laŭ Spiritismo – Justeco de l’ afliktoj – Ĉapitro V, eroj 1 al 3



1. Feliĉaj estas la humilaj, ĉar ili heredos la teron. Feliĉaj estas tiuj, kiuj malsatas kaj soifas justecon, ĉar ili satiĝos. Feliĉaj estas tiuj, kiuj estas persekutitaj pro justeco, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo (Mateo, 5:5, 6, 10)

2. Feliĉaj estas vi malriĉuloj, ĉar via estas la regno de Dio. Feliĉaj estas vi, kiuj nun malsatas, ĉar vi satiĝos. Feliĉaj estas vi, kiuj nun ploras, ĉar vi ridos (Luko, 6:20-21)

Sed ve al vi riĉuloj! ĉar vi jam ricevis vian konsolon. Ve al vi satigitaj! ĉar vi malsatos. Ve al vi, kiuj nun ridas! ĉar vi malĝojos kaj ploros (Luko, 6:24-25)

3. La rekompencoj, kiujn Jesuo promesas al la afliktitoj de sur la tero, povas efektiviĝi nur en la estonta vivo; sen la certeco pri l’ estonteco, tiuj maksimoj estus sensencaĵo, eĉ pli ol sensencaĵo, ili estus trompo. Eĉ kun tiu certeco oni malfacile komprenas la utilecon suferi, por esti feliĉa. Oni diras: tio estas, por ekhavi pli da merito; sed oni demandas sin mem, kial do unuj suferas pli ol la aliaj; kial unuj naskiĝas en mizero kaj la aliaj en riĉeco, nenion farinte por pravigi siajn respektivajn poziciojn; kial al unuj nenio sukcesas, dum al aliaj ĉio ŝajnas rideti? Sed tio, kion oni ankoraŭ malpli komprenas, estas vidi la bonaĵojn kaj la malbonaĵojn tiel malegale dividitaj inter la virto kaj la malvirto; vidi virtajn homojn suferi apud malvirtuloj, kiuj prosperas. La fido je l’ estonteco povas konsoli kaj havigi paciencon, sed ĝi ne klarigas tiujn anomaliojn, kiuj ŝajnas nei la justecon de Dio

Aliflanke, se oni akceptas Dion, oni povas koncepti Lin nur kun la ekstrema grado de ĉiuj perfektaĵoj; Li nepre havas tutan povon, tutan bonecon, ĉar sen tio Li ne estus Dio. Se Dio estas superege bona kaj justa, Li ne povas agi kaprice nek partie. La sortobatoj de la vivo havas do ian kaŭzon, kaj ĉar Dio estas justa, tiu kaŭzo devas ja esti justa. Jen io, pri kio ĉiu devas bone konvinkiĝi. Dio metis la homojn sur la vojon al tiu kaŭzo per la instruoj de Jesuo, kaj hodiaŭ, ilin juĝante sufiĉe maturaj por ĝin kompreni, Li revelacias ĝin plene per Spiritismo, tio estas, per la parolo de la Spiritoj

Nenhum comentário: