“Mia
regno ne estas el ĉi tiu mondo”
5. La
klara kaj preciza ideo, kiun oni faras pri l’ estonta vivo, donas neskueblan
fidon je l’ estonteco,
kaj tiu
fido havas gravegajn sekvojn por la moraligo de la homoj, tial ke ĝi tute ŝanĝas
la vidpunkton, el kiu la homoj rigardas la surteran vivon. Por homo, kiu sin
lokas per la penso en la spiritan vivon, kiu estas senfina, la enkorpa vivo
estas nur trairo, mallonga restado en sendanka lando. La sortoŝanĝoj kaj la ĉagrenoj
de la vivo ne estas pli ol interokazaĵoj, kiujn li akceptas kun pacienco, ĉar
li scias, ke ili estas mallongedaŭraj kaj devas esti sekvataj de pli feliĉa
stato; la morto jam havas nenion timigan; ĝi jam ne estas la pordo al la neniaĵo,
sed la pordo al la liberigo, kiu malfermas al la ekzilito la eniron en
restadejon de feliĉo kaj paco. Sciante, ke li staras en provizora kaj ne
definitiva loko, li akceptas la zorgojn de la vivo kun pli da indiferenteco, kaj
el tio venas al lia Spirito trankvileco, kiu mildigas la amarecon de la vivo
Pro la
simpla dubo pri l’ estonta vivo, la homo ligas ĉiujn siajn pensojn al la
surtera vivo; necerta pri l’ estonteco, li ĉion donas al la nuna tempo; ne
vidante bonaĵojn pli valorajn, ol tiuj de sur la tero, li estas kvazaŭ infano,
kiu nur volas siajn ludilojn; por akiri tiujn bonaĵojn, li ĉion faras; la perdo
de la plej malgranda el tiuj bonaĵoj estas al li tre dolora; elreviĝo, neplenumita
espero, nekontentigita ambicio, maljustaĵo ricevita, la fiero aŭ la vantemo
vundita, estas turmentoj, kiuj faras la vivon ĉiama angoro, kaj tiel la homo
trudas al si mem veran torturadon en ĉiuj momentoj. Ĉar li prenas sian
vidpunkton el la surtera vivo, en kies centro li estas lokita, ĉio ricevas ĉirkaŭ
li vastajn proporciojn; la malbono, kiu lin atingas, same kiel la bono, kiu apartenas
al aliaj, ĉio akiras en liaj okuloj grandan gravecon. Al iu, kiu estas interne
de urbo, ĉio ŝajnas granda: ne nur la altranguloj, sed ankaŭ la monumentoj; sed
se li suriros monton, homoj kaj aĵoj ŝajnos al li tre malgrandaj
Tiel
okazas al tiu, kiu rigardas la surteran vivon el vidpunkto de l’ estonta vivo:
la homaro, kiel la steloj sur la ĉiela arkaĵo, perdiĝas en la senlima spaco; li
ekrimarkas tiam, ke granduloj kaj malgranduloj estas konfuzitaj kvazaŭ formikoj
sur terbulo; ke proletarioj kaj potenculoj estas de sama staturo, kaj li
kompatas tiujn unutagulojn, kiuj faras tiom da penoj por akiri lokon, kiu ilin
altigas tiel malmute kaj kiun ili konservos tiel mallongan tempon. Tiel, la
graveco, alligita al la surteraj havaĵoj, estas kontraŭproporcia al la kredo je
l’ estonta vivo
6. Se ĉiuj
tiel pensus, oni diros, neniu okupus sin plu pri l’ aferoj sur la tero, ĉio tie
disfalus. Ne; la homo intuicie serĉas sian komfortecon kaj kvankam kun la certeco
resti nur mallongan tempon en iu loko, li tamen volas tie esti kiel eble plej
bone aŭ malplej malbone; neniu persono, trovinte dornon sub sia mano, ĝin ne fortirus,
por ne esti pikita. Nu, la deziro je la komforteco devigas la homon plibonigi ĉiujn
aferojn, ĉar li estas puŝata de l’ instinkto de la progreso kaj de la memkonservado,
entenataj en la leĝoj de la naturo. Li laboras do pro bezono, pro inklino kaj
pro devo, kaj per tio li plenumas la planojn de la Providenco, kiu lin metis
sur la teron por tiu celo. Nur tiu, kiu zorgas pri l’ estonteco, alligas al la
nuna tempo nur relativan gravecon kaj facile konsoliĝas pri siaj malsukcesoj,
pensante pri la destino, kiu lin atendas
Dio ne
kondamnas do la surterajn ĝuojn, sed la trouzon de tiuj ĝuoj je malprofito por
la aferoj de l’ animo; kontraŭ tiu trouzo estas avertataj tiuj, kiuj aplikas al
si mem la parolon de Jesuo: “Mia regno ne estas el ĉi tiu mondo”
Tiu, kiu
identiĝas kun la estonta vivo, estas simila al riĉa homo, kiu perdas malgrandan
sumon kaj ne maltrankviliĝas pro tio; tiu, kiu ligas ĉiujn siajn pensojn nur al
la surtera vivo, estas kiel malriĉulo, kiu perdas ĉiujn siajn havaĵojn kaj
falas en malesperon
Nenhum comentário:
Postar um comentário