domingo, 26 de outubro de 2008

La Libro de la Spiritoj - Dio - Ĉapitro I - Dio kaj la senfino


1. Kio estas Dio?
Dio estas la superega intelekto, primara kaŭzo de ĉiuj estaĵoj.

2. Kion oni komprenu kiel senfinon?
Tion, kio havas nek komencon nek finon: tion nekonatan; ĉio, kio estas nekonata, estas senfina.

3. Ĉu oni povus diri, ke Dio estas la senfino?
Nekompleta difino. Malriĉeco de la lingvo de la homoj, nesufiĉa por difini aferojn superajn ol ilia intelekto.
Dio estas senfina laŭ Sia perfekteco, sed senfino estas abstraktaĵo; diri, ke Dio estas la senfino estas preni la atributon por la kaŭzo mem kaj difini ion nekonatan per io ankoraŭ malpli konata.

La Libro de la Spiritoj
Unua Parto
Primaraj kaŭzoj