“La domo
de la Patro estas la Universo”
1. Ne
maltrankviliĝu via koro; vi kredas al Dio, kredu ankaŭ al mi. En la domo de mia
Patro estas multe da loĝejoj; se ne tiel estus, mi dirus al vi; mi iras, por
pretigi por vi lokon. Kaj se mi iros kaj pretigos por vi lokon, mi revenos kaj
ricevos vin al mi mem, por ke vi ankaŭ estu tie, kie mi estas (Johano 14:1-3)
2. La
domo de la Patro estas la universo; la diversaj loĝejoj estas la mondoj, kiuj
cirkulas en la senfina spaco kaj donas al la elkarniĝintaj Spiritoj loĝejojn respondajn
al ilia grado da progreso
Sendepende
de la diverseco de la mondoj, tiuj paroloj povas esti komprenataj ankaŭ pri la
feliĉa aŭ malfeliĉa stato de la Spirito en la vaganteco. Laŭ tio, se li estas pli
aŭ malpli purigita kaj liberigita de la materiaj ligiloj, la medio, kie li
troviĝas, la aspekto de l’ aĵoj, la sensacioj, kiujn li spertas, la perceptoj,
kiujn li havas, diversas senlime; dum unuj ne povas malproksimiĝi de la sfero,
kie ili vivis, aliaj altiĝas kaj trairas la spacojn kaj la mondojn; dum kulpaj
Spiritoj vagadas en mallumo, la feliĉuloj ĝuas brilegantan helecon kaj la subliman
spektaklon de la senlima spaco; dum, fine, la malbonulo, turmentata de
konsciencriproĉoj kaj de ĉagrenoj, ofte sola, sen konsolo, apartigita de l’
objektoj de sia amo, ĝemas sub la ĉirkaŭpremo de la moralaj suferoj, la
justulo, en la societo de tiuj, kiujn li amas, ĝuas la dolĉecon de neeldirebla feliĉo.
Tiel ankaŭ estas diversaj loĝejoj, kvankam ili ne estas ĉirkaŭlimigitaj nek
fikse lokitaj
Nenhum comentário:
Postar um comentário