sexta-feira, 4 de julho de 2014

La Evangelio laŭ Spiritismo - Karito al la krimuloj - ĉapitro XI, eroj 14 e 15


 La Evangelio laŭ Spiritismo                                                                                                                                                                        Karito al la krimuloj  -  ĉapitro XI, eroj 14 e 15

“La sublima karito instruita de Jesuo ankaŭ konsistas el la bonfaro, ĉiam uzota de vi kaj en ĉiuj aferoj rilatantaj al via proksimulo”

14. La vera karito estas unu el la plej sublimaj instruoj, kiujn Dio donis al la mondo. Inter la veraj disĉiploj de Lia doktrino devas regi perfekta frateco. Vi devas ami la malfeliĉulojn, la krimulojn, kiel kreitojn de Dio, al kiuj la pardono kaj la favoro estas konsentataj, se ili pentas, kiel ankaŭ al vi, por la kulpoj, kiujn vi faras kontraŭ Lia leĝo. Meditu, ke vi estas pli riproĉindaj, pli kulpaj, ol tiuj, al kiuj vi rifuzas pardonon kaj kompaton, ĉar plej ofte ili ne konis Dion kiel vi Lin konas, kaj el ili estos postulate malpli, ol el vi

Ne juĝu, ho! neniel juĝu, miaj karaj amikoj,  ĉar la juĝo, kiun vin eldiros, estos pli severe aplikata al vi, kaj vi bezonas indulgon por la pekoj, kiujn vi senĉese faras. Ĉu vi ne scias, ke multaj agoj estas krimoj en la okuloj de Dio, la pureco mem, kaj tamen tiujn la mondo ne rigardas kiel eĉ malgravajn kulpojn?

La vera karito ne konsistas nur en la almozo, kiun vi donas, nek ankaŭ en la konsolaj vortoj, kiujn vi tiam aldiras; ne, ne nur tion Dio postulas de vi. La sublima karito, instruita de Jesuo, konsistas ankaŭ en la bonvolemo, kiun vi en ĉiuj okazoj kaj pri ĉiuj aferoj uzos por via proksimulo. Vi povas praktiki tiun subliman virton por la bono de multaj homoj, bezonantaj nenian almozon, sed kiujn paroloj de amo, de konsolo, de kuraĝigo gvidos al la Sinjoro

La tempo estas proksima, mi tion rediras, kiam la granda frateco reĝos sur tiu ĉi globo; kiam la leĝo de la Kristo regos la homojn, nur ĝi estos la brida kaj la espero, kaj kondukos la animojn al la feliĉaj  loĝejoj. Amu do unuj la aliajn kiel idoj de la sama Patro; neniel distingu inter la aliaj malfeliĉuloj, ĉar Dio volas, ke ĉiuj estu egalaj; neniun do malŝatu; Dio permesas, ke grandaj krimuloj estu inter vi, por ke ili estu por vi kiel instruaĵo. Baldaŭ, kiam la homojn kondukos la veraj leĝoj de Dio, tiaj instruoj jam ne estos necesaj, kaj ĉiuj Spiritoj malpuraj kaj ribelemaj estos forpuŝitaj en la malsuperajn mondojn, konformajn  kun ties inklinoj

Al tiuj, pri kiuj mi parolas, vi ŝuldas la helpon de viaj preĝoj; tio estas la vera karito. Oni neniel devas diri pri krimulo: “Li estas fiulo; estas necese elpurigi la teron el tiaj homoj; la morto, kiun oni donas al li, estas nur tro milda por tiaspeca estulo.” Ne, ne tiel vi devas paroli. Rigardu vian modelon, Jesuon; kion li dirus, se li vidus  tian malfeliĉulon apud si? Jesuo kompatus lin; Jesuo konsiderus lin tre kompatinda malsanulo; li etendus la manon al tia homo. Vere vi ne povas tiel agi, sed vi povas almenaŭ preĝi por li, helpi lian Spiriton dum la malmultaj momentoj, kiujn li devas ankoraŭ pasigi sur la tero. La pento povos tuŝi lian koron, se vi preĝos  kun fido. Li estas via proksimulo, same kiel la plej bona el al homoj; lia animo, devojiĝinta kaj ribelinta, estas kreita kiel la via, por perfektiĝi; helpu lin do eliri el la ŝlimo kaj preĝu por li 
(Elizabeta de Francujo. Le Havre, 1862)

Ĉu oni devas riski sian vivon por malbonfaranto?

15. Homo estas en danĝero de morto; por savi lin alia devas riski sian vivon; sed oni scias, ke tiu homo estas maliculo, kaj ke, se li saviĝos, li povos fari novajn krimojn. Ĉu tiu alia devas tamen riski sian vivon, por savi lin?

Tiu ĉi demando estas tre grava kaj povas prezenti sin al la spirito tre nature. Mi respondas laŭ mia morala progreso, ĉar ni ne scias sufiĉe, por diri, ĉu oni devas riski sian vivon eĉ por malbonfaranto. La sindonemo estas blinda; oni helpas malamikon; oni devas do helpi ankaŭ malamikon de socio, unuvorte malbonfaranton. Ĉu vi kredas, ke oni tiam kuras por savi la malfeliĉulon nur de la morto? eble oni savas lin de lia tuta pasinta vivo. Efektive, pripensu, ke en tiuj rapidaj momentoj, kiuj reprezentas la lastajn minutojn de lia vivo, la perdita homo revenas al sia pasinta vivo, aŭ, pli precize, lia pasinta vivo stariĝas antaŭ li. Eble la morto alvenas tro frue al li; lia reenkarniĝo povos esti terura; antaŭensaltu do, homoj! vi, al kiuj la spiritisma scienco portis lumon; antaŭensaltu, kaj forprenu lin de lia kondamno, kaj eble tiu homo, kiu mortus blasfemante kontraŭ vi, ĵetos sin en viajn brakojn. Tamen ne demandu, ĉu li tion faros aŭ ne, sed iru lin helpi, ĉar savante lin, vi obeas tiun voĉon de via koro, kiu diras al vi: “Vi povas lin savi, savu lin!” (Lamennais. Parizo, 1862)

Komentario

Nia sinteno antaŭ krimulo devos esti de bonvolema, amo, konsolo kaj kuraĝigo. Se ni havos la ŝancon lin savi de la morto, ni ne devos perdi ĝin. Li estas tiel nia frato, kiel la plejbona de la homoj

1 – Kiel fari kariton al krimulo?
Ne al li dezirante malbonon, ne juĝante liajn agojn, lin vizitante en malliberejo, al li portante mesaĝon, kiu povos lin konduki al la regeneriĝo
La perforto estas frukto de la malamo, egoismo kaj seninteresiĝo por la proksimulo

2 – Ĉu la elkarniĝo estus bona al la krimulo?
Nur Dio povas juĝi. Sed ni povas kredi tion, ke ekde la saviga ago, la vivo de la malbonfaranto povus pliboniĝi, kaj ni konkerus porĉiaman amikon, pretan aŭdi niajn renovigajn proponojn
Sen la karito de la noblaj animoj, la krimulo pli malfruigos sian renoviĝon

3 – Ĉu povas homo penti de siaj malkorektaj agoj, se havos, antaŭ la tuja morto, la ŝancon esti savita?
Tio eblas, ĉar tiumomente la erarema homo vidas aperi antaŭ si ĉiun sian pasintecon, vidante la ŝancon paciĝi, vivante plian tempon en la renoviga laboro
Savinte krimulon de la morto, ni ne nin demandu, ĉu li dankos aŭ ne: ni sekvu la koran voĉon


           

Nenhum comentário: