sexta-feira, 4 de julho de 2014

La Evangelio laŭ Spiritismo - La venĝo - Ĉapitro XII, ero 9 – Instruoj de la Spiritoj


La Evangelio laŭ Spiritismo                                                                                                                                                                   La venĝo
  Ĉapitro XII, ero 9 – Instruoj de la Spiritoj

“Venis Kristo kaj diris: Pagu la malbonon per la bono”

9. La venĝo estas unu el la lastaj restaĵoj de la barbaraj moroj, kiuj iom post iom forviŝiĝas el inter la homoj. Ĝi estas, kune kun la duelo, unu el la lastaj postesignoj de tiuj sovaĝaj moroj, sub kiuj baraktis la homaro ĉe la komenco de la kristana epoko. Tial la venĝo estas certa signo de la neprogresinta stato de la homoj, kiuj ĝin praktikas, kaj de la Spiritoj, kiuj povas ankoraŭ inspiri ĝin. Do, miaj amikoj, tiu sento neniam devas vibrigi la koron de iu ajn, kiu diras kaj deklaras sin spiritisto. Venĝi estas, vi tion scias, tiel kontraŭa al tiu preskribo de la Kristo: “Pardonu viajn malamikojn!”, ke tiu, kiu rifuzas pardoni, ne nur ne estas spiritisto, sed ankaŭ ne estas kristano. La venĝo estas inspiro des pli pereiga, ĉar la falseco kaj la malnobleco estas ĝiaj konstantaj akompanantoj. Efektive, kiu forlasas sin al tiu fatala kaj blinda pasio, tiu preskaŭ neniam venĝas malkaŝe.  Se li estas la pli forta, li ĵetas sin kiel rabobesto sur tiun, kiun li nomas sia malamiko, kiam la vido de tiu flamigas lian pasion, lian koleron kaj lian malamon. Sed plej ofte li kovras sin per hipokrita ŝajno, kaŝante en la fundo de sia koro la malbonajn sentojn, kiuj lin animas; li ekprenas malrektajn vojojn, sekvas en la ombro sian malamikon, kiu nenion suspektas, kaj atendas la taŭgan momenton, por sendanĝere frapi; li sin kaŝas de sia kontraŭulo kaj ĉi tiun senĉese spionas; li faras abomenajn kaptilojn kaj en oportuna momento verŝas venenon en lian kalikon. Kiam lia malamo ne iras ĝis  tiaj ekstremoj, li atakas sian viktimon en ties honoro kaj korinklinoj; li ne hezitas eĉ antaŭ la kalumnio, kaj liaj perfidaj sugestoj, lerte dissemitaj per ĉiuj ventoj, iom post iom amasiĝas sur la vojo. Sekve, prezentante sin en la lokoj, kie pasis la venena blovado de la hipokritulo, la persekutato miras, tie trovante nur malvarmajn vizaĝojn, kie li antaŭe vidadis amikajn kaj bonvolemajn mienojn; li konsterniĝas, kiam la manoj, kiuj iam serĉadis la lian, nun rifuzas ĝin premi; fine li sentas sin neniigita, vidante, ke liaj plej karaj amikoj kaj parencoj deturniĝas de li kaj lin evitas. Ha! La fiulo, kiu tiel venĝas, estas centoble pli kulpa, ol tiu, kiu alfrontas sian malamikon kaj lin insultas rekte en la vizaĝon

For do tiujn sovaĝajn kutimojn! For tiujn morojn de aliaj tempoj! Ĉiu spiritisto, kiu pretendus hodiaŭ havi la rajton venĝi, ne indus plu esti ano de la falango, kiu prenis kiel divizon: “Ekster karito, nenia savo!” Sed ne, mi ne povus reteni min ĉe la penso, ke iu membro de la granda spiritista familio iam kuraĝos atenti pri ricevita ofendo, krom por pardoni (Julio Olivier. Parizo, 1862)

Komentario

La venĝo, frukto de la homa morala malprogreso, estas mallaŭdinda, ĉar ĝi konsistas el la manifestacio de malamega koro. Tiu sento, kontraŭa al la Dia leĝo, forlasos la Teron, kiam la homo, uzante la Evangeliajn kaj preĝajn rimedojn, klopodos pardoni la ricevitajn ofendojn

1 – Kial la venĝo estas mallaŭdinda?
Ĉar, estante la manifestacio de malamega koro pro la malamo kaj konservante la plendon kontraŭ la similulo, ĝi fariĝas kontraŭa al la Dia leĝo, kiu estas amo
Jesuo al ni konsilis pardoni sepdekoble sep; ankaŭ Li ordonis tion, ke ni amu nian malamikon. La venĝo estas la neo de tiuj instruoj

2 – Kiel ni agu, se la venĝa sento estos pli forta, ol la deziro pardoni?
Ni klopodu disvolvi la sentojn de frateco kaj toleremo, serĉante en la Evangelio kaj preĝo helpon kaj inspiron por la liberiĝo de la venĝa deziro
La nobleco de la animo, kies ĉefa karaktero estas pardoni sendistinge la ofendojn, estas konkero de granda klopodo

3 – Kiu estas la konsekvenco de la venĝo por tiu, kiu ĝin praktikas?
Tiu, kiu venĝas sin, krom pligrandigi siajn ŝuldojn al la dia justeco, forlasas la ŝancon sin regeneri pere de la pardono al la agresinto, kun kiu neeviteble iam repacigos
La venĝinto estas iu, kiu portas pezan pakegon da doloroj, de kiu nur liberiĝos, kiam komencos la praktikon de la pardono

Nenhum comentário: