La Evangelio laŭ
Spiritismo La elkarniĝintaj malamikoj - ĉapitro
XII, eroj 5 kaj 6
"Se
[...] oni devas havi indulgemon kaj bonvolemon por la enkarniĝintaj malamikoj,
oni samajn sentojn portu ankaŭ por tiuj liberigitaj el la karno"
5. La spiritisto havas ankoraŭ aliajn motivojn por indulgi al siaj malamikoj. Unue li scias, ke la malboneco ne estas ia konstanta stato de la homoj; ke ĝi estas esence propra al nedaŭra malperfekteco, kaj ke, same kiel infano korektas siajn mankojn, tiel maliculo iam komprenos siajn erarojn kaj fariĝos bona
Li scias ankaŭ, ke la morto nur materie lin liberigas de sia malamiko, ĉar tiu ĉi povas persekuti lin per sia malamo, eĉ post sia foriro de la tero; ke tiel la venĝo ne atingas sian celon; ke ĝi kontraŭe havas kiel efikon naski pli grandan inciton, kiu povas daŭri plu en sekvanta ekzistado. Estis rezervite al Spiritismo pruvi per la sperto kaj per la leĝo, laŭ kiu fariĝas la rilatoj inter la videbla kaj la nevidebla mondoj, ke la esprimo: Estingi malamon per sango estas fundamente falsa, kaj ke vero estas, ke sango nutras malamon eĉ post la tombo; sekve, doni efektivan pravon de ekzisto kaj praktikan utilecon ne nur al la pardono, sed ankaŭ al la sublima maksimo de la Kristo: Amu viajn malamikojn. Neniu koro estas tiel malvirtema, ke, eĉ senscie, ĝi ne estas tuŝita de bona konduto kontraŭ ĝi; per milda konduto, oni forigas almenaŭ ĉian pretekston por la revenĝo; el malamiko oni povas ja fari al si amikon antaŭ aŭ post lia morto. Per malbona konduto oni incitas sian malamikon kaj tiam ĉi tiu fariĝas instrumento, kiun la justeco de Dio uzas, por puni tiun, kiu ne pardonis
6. Oni povas do havi malamikojn, tiel inter la enkarniĝintoj, kiel inter la elkarniĝintoj; la malamikoj el la nevidebla mondo manifestas sian malicemon per obsedoj kaj subjugigo, kontraŭ kiuj baraktas tiom da personoj, kaj kiuj estas unu el la specoj de provoj de la vivo; tiuj provoj, kiel ĉiuj aliaj, helpas la progreson kaj devas esti akceptataj rezignacie kaj kiel konsekvenco de la malsupera naturo de la terglobo; se ne ekzistus malbonaj homoj sur la tero, ne troviĝus malbonaj Spiritoj ĉirkaŭ ĝi. Se do oni devas havi indulgemon kaj bonvolemon por la enkarniĝintaj malamikoj, oni samajn sentojn portu ankaŭ por tiuj liberigitaj el la karno
Oni
iam oferadis sangantajn viktimojn, por senkolerigi la inferajn diojn, kiuj
estis neniuj aliaj, ol la malbonaj Spiritoj. Post la inferaj dioj venis la
demonoj, kiuj estas la samo. Spiritismo venas pruvi, ke tiuj demonoj estas
nenio krom la animoj de malicaj homoj, ankoraŭ ne seniĝintaj je materiaj
instinktoj; ke oni ilin ne mildigas krom per ofero de sia malamo, tio estas,
per karito; ke la karito havas kiel efikon ne nur malebligi al ili fari
malbonon, sed ankaŭ rekonduki ilin al la vojo de la bono kaj kunhelpi ilian
savon. Tial la maksimo: Amu viajn
malamikojn ne limiĝas je la mallarĝa rondo de la tero kaj de la nuna vivo,
sed ĝi estas parto de la granda leĝo de l’ universala frateco
Komentario
La
malamo transiras la tombon. La elkarniĝinta malamiko do estas iu ofendita de ni
en pasintaj ekzistadoj kaj hodiaŭ nin atingas por la necesa alĝustigo. En la
ordono de Jesuo "Amu viajn malamikojn", ni trovas la vojon por la repacigo
kun la antaŭuloj
1 – Kiel ni devas agi por eviti, ke malŝatecoj kaj malamikecoj daŭros post la morto?
1 – Kiel ni devas agi por eviti, ke malŝatecoj kaj malamikecoj daŭros post la morto?
Obeante la ordonon de Jesuo, kiu estas, ami niajn malamikojn, kondutante rilate ilin kun la sama justeco, kion ni ŝatus por ni
"Ne estas tiel malbonega koro, kiu (...) ne sin montru sentema antaŭ bona sinteno"
Pere de bona ago, oni povas fari el malamiko amikon, antaŭ kaj post la elkarniĝo
2 – Kiajn konsekvencojn al ni portas nutri la malamon kontraŭ alia homo?
La malamo nutrita de ni al malamiko kaŭzas en tiu senton je egala intenseco kontraŭ ni, fariĝante instrumento uzata de Dio, por ke Li klarigu tiun, kiu ne pardonis
Ni repacigu plej eble frue kun nia kontraŭulo, por ke la malkonkordoj ne daŭru tra estontaj ekzistadoj
3 – Kiel liberiĝi je malsaniga ago de la elkarniĝintaj malamikoj?
Pere de interna transformiĝo je la lumo de la Evangelio de Jesuo kaj pere de praktiko de la pardono kaj karitato en sia plej ampleksa senco
La Evangelio estas benita lernejo por regeneriĝo de ĉiuj eraroj niaj
Tiuj kondutoj, krom ilin deteni praktiki la malbonon kontraŭ ni, ilin rekondukas al la bona vojo
www.cvdee.org.br
(portugale)
Nenhum comentário:
Postar um comentário