La Evangelio laŭ Spiritismo La fido kaj la karitato – ĉapitro XI, ero 13
“...karito
ne eblas sen fido...”
13. Antaŭ nelonge mi diris
al vi, miaj karaj filoj, ke karitato sen fido ne sufiĉas, por teni inter la
homoj socian ordon, kapablan fari la homojn feliĉaj. Mi devus esti dirinta, ke
karito ne eblas sen fido. Vere vi povos trovi malavaraĵojn eĉ fare de
senreligiaj personoj, sed tiun severan karitaton, kiu agas nur per abnegacio,
per konstanta ofero de ĉiu egoisma intereso, nur la fido povas inspiri, ĉar nur
ĝi ebligas al ni porti kuraĝe kaj persiste la krucon de la surtera vivo
Jes, miaj infanoj, ĝuavida homo vane penas iluzii
sin pri sia destino sur la Tero, pretendante, ke al li estas permesate okupiĝi
nur pri sia feliĉo. Certe, Dio kreis nin, por ke ni estu feliĉaj en la
eterneco; tamen la surtera vivo devas servi nur por nia morala perfektiĝo, kiu
estas atingita pli facile kun la helpo de organoj kaj de la materia mondo. Eĉ
se oni ne atentus la ordinarajn sortoŝanĝojn de la vivo, la diverseco de viaj
gustoj, de viaj inklinoj, de viaj bezonoj estas ankaŭ rimedo, por ke vi
perfektiĝu, ekzerciĝante en la karito. Ĉar, nur koste de cedoj kaj de
reciprokaj oferoj, vi povas ja tenadi la harmonion inter tiel malsamaj
elementoj
Tamen vi estas pravaj asertante, ke
la feliĉo estas destinita al la homo en tiu ĉi mondo, se li ĝin serĉas, ne ĉe
la materiaj ĝuoj, sed ĉe la bono. La historio de la Kristanismo parolas pri martiroj,
kiuj ĝoje paŝadis al la turmentoj; hodiaŭ, en via socio, por esti kristano la
homo jam ne bezonas submetiĝi al la martireco, nek oferi sian vivon, sed necesa
estas nur kaj simple la ofero de via egoismo, de via fiero kaj de via vantemo.
Vi venkos, se la karito inspiros vin kaj la fido vin subtenos
(Protektanta
Spirito, Krakovo, 1861)
Komentario
La
karito nur veras kaj kapablas evoluigi la spiriton, kiam ĝi estas abnegacie
praktikata kaj per konstanta ofero de ĉiu egoisma intereso. Sed, por tio, ĝi devas
esti inspirita kaj subtenita de la fido, kiu estas ĝia ebliganto
1 – Kial la fido gravas, por teni
inter la homoj socian ordon kapablan, ilin fari feliĉaj?
Ĉar la fido direktas nin al la
karito, elvolviĝanta ĉe ni la solidarecan spiriton, forigante la konfliktojn,
kiuj tiel disigas la kreitojn
La fido estas la moviga forto, kiu antaŭenpuŝas la kariton, en kies laboro la spirito grandiĝas kaj atingas la feliĉplenecon
La fido estas la moviga forto, kiu antaŭenpuŝas la kariton, en kies laboro la spirito grandiĝas kaj atingas la feliĉplenecon
2 – Ĉu ni povas diri, ke la
malfacilecoj de la vivo rilatas al la karitomanko?
Jes, kaj nur en la karito estas la
solvo. Kiam ni zorgas pri la proksimula bonstato, ni moderigas niajn dolorojn
kaj kontribuas al la socia paco
La plej grava recepto de la frateco
enestas en la sankta kaj neŝanĝebla formulo anoncita de Jesuo: amu vin unu la
alian
3 – Kio necesas, por ke ni estu veraj kristanoj?
Necesas nur tio, ke ni oferu nian
egoismon, nian orgojlon kaj nian vantemon, favore la proksimulon
La veran kristanon oni konas pere de
lia granda amo al la proksimulo
http://www.cvdee.org.br (portugale)
http://www.cvdee.org.br (portugale)
Nenhum comentário:
Postar um comentário