La
Evangelio laŭ Spiritismo
Fari la bonon sen parado
Ĉapitro XIII, eroj 1 al 3
“Ne sciu
la maldekstra mano tion, kion donas la dekstra mano...”
1. Gardu
vin, ke vi ne faru vian justaĵon antaŭ homoj, por esti alrigardataj de ili;
alie vi ne havas rekompencon ĉe via Patro, kiu estas en la ĉielo.
Tial, kiam vi donos almozon, ne sonigu trumpeton antaŭ vi, kiel faras la hipokrituloj en la sinagogoj
kaj sur la stratoj, por havi gloron ĉe homoj. Vere mi diras al vi: Ili jam
ricevas sian rekompencon. Sed kiam vi donas almozon, ne lasu vian maldekstran
manon scii, kion faras via dekstra; por ke via almozo estu en sekreto; kaj via
Patro, kiu vidas en sekreto, vin rekompencos (Mateo, 6:1-4)
2. Kiam
li malsupreniris de la monto, lin sekvis grandaj homamasoj. Kaj jen venis al li
leprulo kaj adorkliniĝis al li, dirante: Sinjoro, se vi volas, vi povas min
purigi. Kaj li etendis la manon kaj tuŝis
lin, dirante: Mi volas; estu purigita. Kaj tuj lia lepro estis purigita. Kaj
Jesuo diris al li: Zorgu, ke vi diru al neniu. Sed iru, montru vin al la
pastro, kaj oferu la donon, kiun Moseo ordonis, por atesto al ili (Mateo, 8:1-4)
3. Fari
la bonon sen parado estas granda merito; kaŝi la manon, kiu donas, estas ankoraŭ
pli merite; tio estas nediskutebla signo de granda morala supereco; ĉar por
vidi la aferojn de pli alte, ol la vulgarulo, oni devas ne konsideri la nunan
vivon kaj identiĝi kun la estonta; unuvorte, loki sin super la homaro, por
flanken meti la kontentecon, kiun portas la atesto de la homoj, kaj atendi la
aprobon de Dio. Kiu ŝatas la aprobon de la homoj pli ol la aprobon de Dio, tiu
pruvas, ke li havas pli da fido al la homoj, ol al Dio, kaj ke la nunan vivon
li rigardas kiel pli valoran, ol la estontan, aŭ eĉ ke li ne kredas al la
estonta vivo; se li diras la kontraŭon, li kondutas kvazaŭ li ne kredus tion,
kion li diras
Kiom da
homoj komplezas nur esperante, ke la ricevinto de ilia bonfaro ĉi tiun
trumpetos! Kiom multaj, en la taglumo, donas grandajn sumojn, sed en la ombro
ili ne donus eĉ monereton! Tial Jesuo diris: “Kiuj parade faras la bonon, tiuj
jam ricevis sian rekompencon”; efektive, tiu, kiu serĉas sian propran gloradon
sur la tero per la bono, kiun li faras, jam pagis al si mem; Dio ŝuldas al li
jam nenion; restas al li ricevi nur la punon por sia fiero
Ne lasu
vian maldekstran manon scii, kion faras via dekstra mano, estas figuro mirinde
karakterizanta la modestan bonfaradon; sed se ekzistas la reala modesteco,
ekzistas ankaŭ la modesteco laŭplane ludata; kelkaj personoj kaŝas la manon,
kiu donas, sed zorgas, ke ankoraŭ peceto da ĝi aperu, rigardante ĉirkaŭen por
certiĝi, ĉu iu ne vidis lin kaŝi la manon. Nedigna parodio de la maksimoj de la
Kristo! Se la fieraj bonfarantoj estas malŝatataj inter la homoj, kiel Dio juĝos
pri ilia konduto! Ankaŭ tiuj jam ricevis sian rekompencon sur la tero. Oni
vidis ilin; ili estas kontentaj, ke ili estas viditaj: jen ĉio, kion ili
ricevos
Kia
estos la rekompenco de homo, kiu faras el siaj komplezoj ŝarĝon sur la
ricevinto de lia helpo, kiu iamaniere postulas de tiu montrojn de danko, kiu
sentigas al tiu sian pozicion de ŝuldantoj, reliefigante la prezon de siaj
oferoj por la favorito? Ho! por tiu eĉ la surtera rekompenco ne ekzistas, ĉar
li ne ĝuas la dolĉan ĝojon aŭdi beni lian nomon, kaj tio estas la unua puno por
lia fiero; la larmoj, kiujn li forviŝas por kontentigo de sia vantamo, anstataŭ
suprenflugi al la ĉielo, refalas sur la koron de l’ afliktito kaj ulcerigas ĝin.
El la Bono, kiun li faras, venas al li neniom da profito, ĉar li ĝin bedaŭras,
kaj ĉiu bonfaro bedaŭrata estas falsita, senvalora monero
La ne
paradanta bonfarado havas duoblan meriton: krom materia karito, ĝi estas ankaŭ
morala karito; ĝi ne tuŝas la ofendiĝemonde la komplezito; ĝi akceptigas la
bonfaron, ne vundante la memamon kaj gardante la homan dignon; nu, aliigi la
servon en almozon, sekve de la maniero kiel oni ĝin faras, estas humiligi ĝian ricevanton, kaj ĉiam
estas fiero kaj malicaĵo humiligi iun. La vera karito, kontraŭe, estas diskreta
kaj lerta per tio, ke ĝi kaŝas la helpon kaj sin detenas eĉ de la plej simplaj ŝajnoj,
kiuj eble vundus, ĉar ĉiu morala ofendo pligrandigas la suferon naskitan de la bezono; ĝi scias trovi dolĉan kaj
afablan vortojn, kiuj senĝenigas la ŝuldanton antaŭ sia bonfarinto, dum la
fiera karito lin subpremas. La vera nobleco atingas sian superbelecon, kiam la
bonfarinto, inversigante la rolojn, trovas rimedon por ŝajnigi, ke li mem estas
ŝuldanto de la persono, al kiu li servis. Jen, kion signifas jenaj vortoj: Ne
lasu vian maldekstran manon scii, kion faras via dekstra mano
Komentario
Fari la bonon estas ĉies devo. Do ne estas motivo
voli aplaŭdojn por niaj agoj. La vera bono agas silente, kun la danka aprobo de
la bonricevanto, la Dia ŝato kaj la interna kontenteco de la bonfaranto
1 – Kion signifas la Jesuaj paroloj "...ne
sciu via maldekstra mano tion, kion faras la dekstra"?
Ke ni faru la bonon por la kontenteco helpi la
bezonantan fraton, sed ne kiel maniero alvoki la ĉies atenton sur nin mem
"Zorgu, ke vi ne praktiku bonaĵojn antaŭ la
homoj, por ke ili estu vidataj..."
"Ne scii la maldekstra mano tion, kion donas
la dekstra mano estas bildo mirinde karakterizanta la modestan bonfaron"
2 – Kial Jesuo asertas, ke tiuj, kiuj distrumpetas
la praktikatan kariton jam ricevis sian rekompencon?
Ĉar, tiu, kiu tiel agas, ĝin faras pro orgojlo kaj
vanteco, cele meriti la homajn laŭdojn. Kaj estante tiu lia intenco, la rekono
al li sufiĉas, pro tio ke lia orgojlo kontentiĝis
"Kiam vi donu almozon, ne trumpetu..."
"La praktiko de la bono kun parado estas reala
elmonto de morala malsupereco"
3 – Kiel ni agu por helpi la proksimulon?
Diskrete, sekrete, helpante nian fraton; zorgante
kaŝi nian geston kaj dankante Dion pro la ŝanco, kion Li donas, praktiki la kariton
En la karita praktiko, la plej granda favorato ne
estas tiu, kiu ricevas la bonon, sed tiu, kiu ĝin praktikas
http://www.cvdee.org.br (portugale)
Nenhum comentário:
Postar um comentário