sexta-feira, 4 de julho de 2014

La Evangelio laŭ Spiritismo - Pagi per bono la malbonon - ĉapitro XII, eroj 1 al 4

                La Evangelio laŭ Spiritismo                                                                                                                      Pagi per bono la malbonon  -  ĉapitro XII, eroj 1 al 4

“Se la amo al la proksimulo estas la principo de karito, ami siajn malamikojn estas la plej sublima apliko de tiu principo”

1. Vi aŭdis, ke estas dirite: Amu vian proksimulon kaj malamu vian malamikon. Sed mi diras al vi: Amu viajn malamikojn, kaj preĝu por viaj persekutantoj; por ke vi estu filoj de via Patro, kiu estas en la ĉielo; ĉar Li levas sian sunon sur la malbonulojn kaj la bonulojn, kaj sendas pluvon sur justulojn kaj maljustulojn. Ĉar se vi amas tiujn, kiuj amas vin, kian rekompencon vi havas? ĉu ne tion saman faras eĉ la impostistoj? Kaj se vi salutas nur sole viajn fratojn, kion ekstran vi faras?  ĉu ne tion saman faras eĉ la nacianoj? Estu do perfektaj, kiel ankaŭ via ĉiela Patro estas perfekta   (Mateo, ĉap. 5:43- 48)

Ĉar mi diras al vi, ke se via justeco ne superos la justecon de la skribistoj kaj la Fariseoj, vi tute ne eniros en la regnon de la ĉielo (Mateo, ĉap. 5:20)

            2. Kaj se vi amas tiujn, kiuj amas vin, kian dankon vi havas?  ĉar eĉ la pekuloj amas tiujn, kiuj ilin amas. Kaj se vi bonfaras al viaj bonfarantoj, kian dankon vi havas? ĉar eĉ la pekuloj tiel same faras. Kaj se vi pruntas al tiuj, de kiuj vi esperas ricevi, kian dankon vi havas? eĉ pekuloj pruntas al pekuloj, por egale ricevi. Sed amu viajn malamikojn, kaj bonfaru, kaj pruntedonu, pri neniu perdante esperon; kaj via rekompenco estos granda, kaj vi estos filoj de la Plejalta; ĉar Li estas bona al la nedankemuloj kaj malbonuloj. Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema (Luko, ĉap. 6:32-36)

            3. Se la amo al la proksimulo estas la principo de karito, ami siajn malamikojn estas la plej sublima apliko de tiu principo, ĉar la posedo de tiu virto estas unu el la plej grandaj venkoj kontraŭ egoismo kaj fiero

            Tamen oni ofte miskomprenas la sencon de la vortoj ami en ĉi tiu okazo; Jesuo neniel pretendis, per tiuj vortoj, ke oni havu por siaj malamikoj tian dolĉan inklinon, kian oni havas por iu frato aŭ amiko; korinklino supozigas konfidon; nu, neniu povas konfidi iun, sciante, ke tiu deziras lian malfeliĉon; neniu povas fari al tiu persono amikajn korelverŝojn, sciante, ke la persono estas kapabla ilin misuzi; inter homoj, kiuj misfidas unuj je aliaj, ne povas okazi tiaj elmontroj de simpatio, kiaj ekzistas inter homoj, vivantaj en komuneco de pensoj; fine, neniu povas havi tian saman plezuron ĉe malamiko, kian ĉe amiko

            La malsameco de tiuj sentoj, laŭ la cirkonstancoj, rezultas el fizika leĝo: la leĝo de l’ altiro de la similaj kaj de la repuŝo de la malsimilaj fluidoj; la penso malica disĵetas ian emanaĵon, kies impreso estas peniga; la bonvolema penso ĉirkaŭvolvas nin per emanaĵo agrabla; el tio la diferenco de la sensacioj, kiujn oni spertas ĉe l’alproksimiĝo de iu amiko aŭ de iu malamiko. Ami siajn malamikojn povas do signifi nur, ke oni ne distingu inter malamikoj kaj amikoj; ĉi tiu regulo ŝajnas malfacila, eĉ ne plenumebla, nur tial, ke oni erare kredas, ke ĝi ordonas asigni al amikoj kaj malamikoj  la saman lokon en la koro. Se la malriĉeco de la homaj lingvoj devigas uzi la saman vorton por esprimi diversajn nuancojn de sentoj, la racio devas fari ties diferencon laŭ la okazoj

            Ami siajn malamikojn neniel estas do porti por ili korinklinon, kiu ne estas en la naturo, ĉar la kontakto kun malamiko batigas nian koron en maniero tute alia, ol la kontakto kun amiko; ĝi signifas, porti kontraŭ ili nenian malamon, resenton, deziron je venĝo; pardoni al ili sen kaŝita penso kaj senkondiĉe la malbonon, kiun ili faras al ni; neniel malhelpi la reamikiĝon; deziri al ili bonon, anstataŭ deziri malbonon; ĝoji, anstataŭ afliktiĝi pro la bono, kiu okazas al ili; etendi al ili helpeman manon en okazo de bezono; deteni sin, ĉu per paroloj aŭ per agoj, de ĉio, kio povas malutili al ili; ĝi estas fine pagi al ili ĉiam per bono la malbonon ricevitan, sen intenco humiligi ilin. Kiu tion faras, tiu plenumas la kondiĉojn de l’ ordono: Amu viajn malamikojn

            4. Ami siajn malamikojn estas sensencaĵo por nekredanto; la homo, por kiu la nuna vivo estas ĉio, vidas en sia malamiko nur malutilan estulon, kiu ĝenas lian ripozon, kaj de kiu, li kredas, nur la morto povas lin liberigi: el tio la deziro je venĝo; nenian intereson li havas pardoni, krom por kontentigi sian fieron en la okuloj de la mondo; pardoni en iuj okazoj ŝajnas al li eĉ malfortaĵo ne inda de li; se li ne venĝas, li tamen konservas venĝemon kaj ian sekretan deziron malutili sian malamikon

            Por kredanto, precipe por spiritisto, la vidmaniero estas tute alia, ĉar li ĵetas sian rigardon en la pasintecon kaj en la estontecon, inter kiuj la nuna vivo estas nur punkto; li scias, ke pro la destino mem de la tero li tie nepre renkontos malvirtajn, malicajn homojn; ke la malicaĵoj, lin ĉiam celantaj, estas parto de provoj, kiujn li devas suferi, kaj la alta vidpunkto, el kiu li rigardas, faras la sortobatojn malpli amaraj, egale ĉu ili venas de la homoj aŭ de l’ aĵoj; se li ne murmuras kontraŭ la provoj, des malpli li murmuru kontraŭ la homoj, ties instrumentoj, se, anstataŭ plendi, li dankas Dion pro la provo, li devas ankaŭ danki la manon, kiu donas al li okazon montri sian paciencon kaj rezignacion. Tiu ĉi pensmaniero lin nature antaŭinklinas al pardono; cetere li scias, ke ju pli noblanima li estas, des pli li grandiĝas en siaj propraj okuloj kaj des pli malproksime li staras de la malbonintencaj sagoj de sia malamiko

            La homo, kiu okupas altan rangon en la mondo, ne sentas sin ofendita de l’ insultoj de tiu, kiun li rigardas kiel sian malsuperulon; tio sama estu dirita pri tiu, kiu en la morala mondo levigas super la materia homaro; li komprenas, ke malamo kaj venĝemo lin malnobligus kaj malaltigus; nu, por esti supera ol sia kontraŭulo, li devas havi animon pli grandan, pli noblan, pli indulgeman

Komentario

Ne estas iu ajn merito ami nur tiujn, kiuj nin amas, tial ke la malbonuloj ankaŭ faras la samon. La vera merito troviĝas en la bonfaro al tiu, kiu al ni faras la malbonon; en la pardono kaj amo al niaj malamikoj; finfine en la bonfaro al ĉiuj sendistinge, sen iu ajn redona atendo

            1 – Kial ne estas merito nur ami al tiuj, kiuj nin amas?

            Ĉar kiam ni amas nur tiujn, kiuj nin amas, ni tion faras pro redona devo, sen iu ajn klopodo nia. Sekve tiel ne estas progreso

            La malbonfarantoj kaj krimuloj ankaŭ amas tiujn, kiuj ilin amas. Dio sendistinge amas al ni ĉiuj, bonaj kaj malbonaj

            2 – Kiu devas esti do nia konduto en nia ĉiutaga rilato kun niaj ĉirkaŭantoj?

            Ni traktu ĉiujn, eĉ tiujn kun kiuj ni ne afinas, kun la sama digneco kaj respekto, kiujn ni ŝatus por ni; ni faru al aliaj la tutan bonon eblan; ni helpu atendante nenion ajn
            Jesuo rekomendis nin, ke ni amu nian proksimulon kiel ni amas nin mem

            3 – Kiel ni amu niajn malamikojn?

            Ne al ili nutrante malamon, malpardonon aŭ venĝan deziron; al ili pardonante la malbonon faritan al ni, spektante ĝojegon anstataŭ malĝojo pro la bono venanta al ili; finfine ĉiam ilin redonante la malon per la bono, senintence ilin humiligi

            Ami la malamikojn ne estas ilin dediĉi ekstreman korinklinon, sed al ili ne deziri ion ajn, kion ni ne volas por ni

Nenhum comentário: