sexta-feira, 27 de fevereiro de 2015

La Evangelio laŭ Spiritismo – Justeco de l’ afliktoj – Ĉapitro V, eroj 1 al 3



1. Feliĉaj estas la humilaj, ĉar ili heredos la teron. Feliĉaj estas tiuj, kiuj malsatas kaj soifas justecon, ĉar ili satiĝos. Feliĉaj estas tiuj, kiuj estas persekutitaj pro justeco, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo (Mateo, 5:5, 6, 10)

2. Feliĉaj estas vi malriĉuloj, ĉar via estas la regno de Dio. Feliĉaj estas vi, kiuj nun malsatas, ĉar vi satiĝos. Feliĉaj estas vi, kiuj nun ploras, ĉar vi ridos (Luko, 6:20-21)

Sed ve al vi riĉuloj! ĉar vi jam ricevis vian konsolon. Ve al vi satigitaj! ĉar vi malsatos. Ve al vi, kiuj nun ridas! ĉar vi malĝojos kaj ploros (Luko, 6:24-25)

3. La rekompencoj, kiujn Jesuo promesas al la afliktitoj de sur la tero, povas efektiviĝi nur en la estonta vivo; sen la certeco pri l’ estonteco, tiuj maksimoj estus sensencaĵo, eĉ pli ol sensencaĵo, ili estus trompo. Eĉ kun tiu certeco oni malfacile komprenas la utilecon suferi, por esti feliĉa. Oni diras: tio estas, por ekhavi pli da merito; sed oni demandas sin mem, kial do unuj suferas pli ol la aliaj; kial unuj naskiĝas en mizero kaj la aliaj en riĉeco, nenion farinte por pravigi siajn respektivajn poziciojn; kial al unuj nenio sukcesas, dum al aliaj ĉio ŝajnas rideti? Sed tio, kion oni ankoraŭ malpli komprenas, estas vidi la bonaĵojn kaj la malbonaĵojn tiel malegale dividitaj inter la virto kaj la malvirto; vidi virtajn homojn suferi apud malvirtuloj, kiuj prosperas. La fido je l’ estonteco povas konsoli kaj havigi paciencon, sed ĝi ne klarigas tiujn anomaliojn, kiuj ŝajnas nei la justecon de Dio

Aliflanke, se oni akceptas Dion, oni povas koncepti Lin nur kun la ekstrema grado de ĉiuj perfektaĵoj; Li nepre havas tutan povon, tutan bonecon, ĉar sen tio Li ne estus Dio. Se Dio estas superege bona kaj justa, Li ne povas agi kaprice nek partie. La sortobatoj de la vivo havas do ian kaŭzon, kaj ĉar Dio estas justa, tiu kaŭzo devas ja esti justa. Jen io, pri kio ĉiu devas bone konvinkiĝi. Dio metis la homojn sur la vojon al tiu kaŭzo per la instruoj de Jesuo, kaj hodiaŭ, ilin juĝante sufiĉe maturaj por ĝin kompreni, Li revelacias ĝin plene per Spiritismo, tio estas, per la parolo de la Spiritoj

La Evangelio laŭ Spiritismo – La Reenkarniĝo kaj la ligiloj de familio – Ĉapitro IV, eroj 19 al 23



19. La alligiteco kaj la korinklino, ekzistantaj inter parencoj, estas signo de l’ antaŭa simpatio, kiu alproksimigis ilin; tial oni diras pri persono, kies karaktero, gustoj kaj inklinoj havas nenian similecon kun tiuj de liaj, aŭ ŝiaj, parencoj, ke li, aŭ ŝi, ne apartenas al la familio. Tion dirante, oni esprimas veron pli grandan, ol kiel oni kredas. Dio permesas en la familioj tiujn enkarniĝojn de Spiritoj antipatiaj aŭ fremdaj, por la duobla celo, ke ili servu kiel provo por unuj kaj kiel rimedo de progreso por aliaj. Ĉar la maliculoj iom post iom perfektiĝas en la kontakto kun la bonuloj per la zorgoj, kiujn ili ricevas de ĉi tiuj lastaj; ilia karaktero mildiĝas, iliaj moroj puriĝas, la antipatioj estingiĝas; tiel efektiviĝas la kunfandiĝo de la diversaj kategorioj de Spiritoj, same kiel sur la tero kunfandiĝas la rasoj kaj popoloj

20. La timo al la senfina grandiĝado de la parencaro, sekve de la reenkarniĝo, havas egoisman fundon; ĝi nur pruvas, ke oni ne sentas amon sufiĉe larĝan, por ampleksi grandan nombron da personoj. Ĉu patro, kiu havas plurajn infanojn, amas ilin malpli, ol se li havus nur unu? Sed la egoistoj trankviliĝu, tia timo ne havas fundamenton. El la fakto, ke iu homo havis dek enkarniĝojn, ne sekvas, ke li trovos en la mondo de la Spiritoj dek patrojn, dek patrinojn, dek edzinojn, kaj proporcian nombron da infanoj kaj da aliaj parencoj; li tie retrovos ĉiam la samajn objektojn de sia amo, kun kiuj li sur la tero rilatis per ligiloj de malsamaj naturoj aŭ, eble, de la sama naturo

21. Ni vidu nun la sekvojn de la doktrino kontraŭ la reenkarniĝo. Tiu doktrino nepre nuligas la antaŭekziston de l’ animo; ĉar la animoj estus kreataj samtempe kiel la korpo, nenia antaŭa ligilo ekzistus inter ili; ili estus tute fremdaj unuj al la aliaj; la patro estus fremda al sia filo; la parenceco ĉe la familioj, sekve de tio, estus limigita nur al la korpa parenceco, sen ia spirita ligilo. Estus do nenia motivo, por ke iu gloru sin, ke li havis kiel prapatrojn eminentajn personojn. Laŭ la reenkarniĝa doktrino, prapatroj kaj posteuloj eble estis konatoj unuj de aliaj, eble vivis kune, amis unuj aliajn, kaj troviĝas kune denove por restreĉigi siajn simpatiajn ligilojn

22. Tio pri la pasinteco. Pri l’ estonteco, laŭ la fundamentaj dogmoj, elfluantaj el la ne-reenkarniĝo, la sorto de l’ animoj estas neŝanĝeble fiksita post unu sola ekzistado. La definitiva fiksado de la sorto rezultigas la ĉeson de ĉiu progreso, ĉar, se fariĝas iu ajn progreso, jam ne estas definitiva sorto; laŭ tio, se ili bone aŭ malbone vivis, la animoj iras tuj en la loĝejon de la feliĉuloj aŭ en la eternan inferon; ili estas do tuj apartigataj por ĉiam kaj sen ia espero iam realproksmiĝi, kaj tial, patroj, patrinoj kaj infanoj, edzoj kaj edzinoj, fratoj, fratinoj, amikoj, neniam estas certaj revidi unuj aliajn: tio estas la plej absoluta rompo de la ligiloj de familio

Per la reenkarniĝo kaj la progreso, kiu estas ĝia sekvo, ĉiuj, kiuj sin reciproke amis, retrovos unuj aliajn sur la tero kaj en la spaco, kaj kune gravitos al Dio. Se iuj falis sur la vojon, tiuj malfruigas sian progreson kaj sian feliĉon, sed la espero neniel perdiĝas; helpataj, kuraĝigataj kaj subtenataj de tiuj, kiuj amas ilin, ili iam eliros el la ŝlimejo, en kiun ili falis. Per la reenkarniĝo, fine, ekzistas
porĉiama solidareco inter la enkarniĝintoj kaj la elkarniĝintoj, kaj de tiu solidareco venas plistreĉiĝo de l’ amligiloj

23. Resume, kvar alternativoj prezentiĝas al la homo pri lia posttomba estonteco: 1-e, la neniiĝo, laŭ la materialisma doktrino; 2-e, la ensorbiĝo en la universalan tutaĵon, laŭ la panteisma doktrino; 3-e, la individueco kun definitiva fikseco de la sorto, laŭ la doktrino de la Kristanaj Eklezioj; 4-e, la individueco kun senlima progresado, laŭ la spiritisma doktrino. Laŭ la du unuaj, la ligiloj de familio estas rompataj ĉe la morto, kaj al la animoj restas nenia espero retrovi unuj aliajn; laŭ la tria, la animoj havas la eblon de reciproka revido, kondiĉe, ke ili iru en la saman medion, kaj tiu medio povas esti tiel la infero, kiel la paradizo; laŭ la plureco de l’ ekzistadoj, kiu estas nedisigebla de l’ iom-post-ioma progresado, estas certeco pri la kontinueco de la rilatoj inter homoj, kiuj amis unuj aliajn, kaj ĝuste tio formas la veran familion

La Evangelio laŭ Spiritismo – La reenkarniĝo kaj la ligiloj de familio – Ĉapitro IV, ero 18




18. La ligiloj de familio neniel estas detruataj de la reenkarniĝo, kiel pensas iuj personoj; male, ili estas fortigataj kaj restreĉataj; la kontraŭa principo ilin ja detruas

La Spiritoj formas en la spaco grupojn aŭ familiojn, interplektitajn per amo, simpatio kaj simileco de inklinoj. Tiuj Spiritoj, feliĉaj esti kune, serĉas unuj aliajn; la enkarniĝo nur momente apartigas ilin, ĉar, reenirinte en la vagantecon, ili denove renkontas unuj aliajn, kiel amikoj, revenintaj post vojaĝo. Ofte ili eĉ akompanas unuj aliajn en sia enkarniĝo, kaj ĉi tie ili kolektiĝas en unu sama familio, aŭ en unu sama rondo, por la celo kune labori por sia reciproka progresado. Se unuj enkarniĝis kaj aliaj ne, ĉiuj tamen estas kunigitaj per la penso; la liberaj zorgas pri la malliberaj; la pli progresintaj klopodas, por progresigi la aliajn. Post ĉiu ekzistado ili ĉiuj faris paŝon sur la vojo de la perfektiĝo; ju malpli alligitaj ili estas al la materio, des pli granda ilia reciproka amo ĝuste tial, ke dank’ al ĝia pli granda subtileco tiun amon jam ne konfuzas egoismo nek la nuboj de la pasioj. Tiel ili povas do trapasi senliman nombron da enkorpaj ekzistadoj sen ia ajn rompo de ilia reciproka amo

Estu bone komprenate, ke ni parolas tie ĉi pri la reala amo, de animo al animo, la sola, kiu postvivas la detruadon de la korpo, ĉar la estuloj, alligitaj sur la tero nur per la sentumoj, havas nenian motivon, por serĉi unu la alian en la mondo de la Spiritoj. Daŭraj estas nur la spiritaj inklinoj; la karnaj inklinoj estingiĝas kun la kaŭzo, kiu ilin naskas; nu, tia kaŭzo ne ekzistas en la mondo de la Spiritoj, sed la animo ekzistas ĉiam. Koncerne la personojn, kuniĝintajn nur por ia intereso, tiuj vere nenio estas unu por la alia; la morto ilin disigas sur la tero kaj en la ĉielo

La Evangelio laŭ Spiritismo – Reviviĝo kaj Reenkarniĝo – Ĉapitro IV, eroj 5 kaj 10 al 15



10. Kaj de post la tagoj de Johano, la Baptisto, ĝis nun, la regno de la ĉielo estas perfortata, kaj perfortuloj kaptas ĝin. Ĉar ĉiuj profetoj kaj la leĝo profetis ĝis Johano. Kaj se vi volas tion ricevi, tiu estis Elija, kiu estis venonta. Kiu havas orelojn por aŭdi, tiu aŭdu (Mateo, 11:12-15)

11. Se la principo de la reenkarniĝo, esprimita en la Evangelio laŭ Sankta Johano, povis esti laŭvorte interpretita en senco pure mistika, ne same okazas pri jena peco el la Evangelio laŭ Sankta Mateo, kiu permesas neniun konfuzon: tiu estis Elija, kiu estis venonta; ĉi tie ne estas figuro, nek alegorio: ĝi estas pozitiva aserto

– “De post la tagoj de Johano, la Baptisto, ĝis nun, la regno de la ĉielo estas perfortata.” Kion signifus tiuj paroloj, se Johano, la Baptisto, ankoraŭ vivis en tiu momento? Jesuo klarigas la vortojn, dirante: “Kaj se vi volas tion ricevi, tiu estis Elija, kiu estis venonta.” Nu, ĉar Johano ne estis alia ol Elija, tial Jesuo aludas al la tempo, kiam Johano vivis kun la nomo Elija. “Ĝis nun, la regno de la ĉielo estas perfortata”, estas ankoraŭ aludo al la perforto de la Mosea leĝo, kiu ordonis la ekstermadon de la malfideluloj, por ke la elektita popolo havu la Promesitan Landon, la Paradizon de la Hebreoj, dum, laŭ la nova leĝo, oni gajnas la ĉielon per karito kaj dolĉeco. Poste li aldonas: Kiu havas orelojn por aŭdi, tiu aŭdu. Tiuj ĉi paroloj, tiel ofte ripetataj de Jesuo, klare diras, ke ne ĉiuj havis kapablojn, por kompreni iujn veraĵojn

12. Reviviĝos Viaj mortintoj, miaj kadavroj releviĝos. Vekiĝu kaj ĝoju vi, kuŝantaj en la tero; ĉar roso sur la kreskaĵoj estas Via roso, kaj la tero elĵetos la mortintojn (Jesaja, 26:19)

13. Tiu ĉi peco de la teksto de Jesaja estas ankaŭ tute klara: “Reviviĝos Viaj mortintoj”. Se la profeto intencus paroli pri la spirita vivo, se li volus diri, ke tiuj, kiujn oni mortigis, ne estas mortaj kiel Spiritoj, li estus dirinta: ili vivas ankoraŭ, kaj ne ili reviviĝos. En spirita senco, tiuj vortoj estus malsaĝaj, ĉar ili subkomprenigus interrompon de la vivo de l’ animo. En la senco de morala reformo, ili estus la neo de l’ eternaj punoj, ĉar ili starigas kiel principon, ke ĉiuj mortintoj reviviĝos

14. Sed homo mortas kaj malaperas; kiam la homo finiĝis, kie li estas? Kiam homo mortas, ĉu li poste povas reviviĝi? Dum la tuta tempo de mia batalado mi atendus, ĝis venos mia forŝanĝo (Ijob, 14:10,14)

15. La principo de la plureco de l’ ekzistadoj estas klare esprimita en tiuj vortoj. Oni ne povas supozi, ke Ijob volis paroli pri la rebonigo per la akvo de la bapto, kiun li certe ne konis. “Kiam homo mortas, ĉu li poste povas reviviĝi?” La ideo morti unu fojon kaj reviviĝi kuntrenas la ideon morti kaj reviviĝi plurajn fojojn. La traduko de la greka eklezio estas ankoraŭ pli klara, se tio estas ebla. Ĝi tekstas: “Finante la tagojn de mia surtera ekzistado, mi atendos, ĉar mi revenos ĉi tien”, tio estas, mi revenos al la surtera ekzistado. Tio estas tiel klara, kiel se iu dirus: “Mi eliras el mia domo, sed mi revenos en ĝin”

“Dum la tuta tempo de mia batalado, mi atendus ĝis venos mia forŝanĝo.” Evidente, Ijob volas paroli pri la batalado, kiun li tenas kontraŭ la ĉagrenoj de la vivo; li atendas sian ŝanĝon, tio estas, li rezignacias. En la greka traduko, mi atendos ŝajnas prefere aplikiĝi al nova ekzistado: “Kiam mia surtera ekzistado estos finita, mi atendos, ĉar mi revenos al ĝi.” Ijob laŭŝajne lokas sin, post sia morto, en la intertempon, kiu apartigas unu ekzistadon de l’ alia, kaj diras, ke tie li atendos sian revenon


La Evangelio laŭ Spiritismo – Reviviĝo kaj Reenkarniĝo – Ĉapitro IV, eroj 5 kaj 7 al 9



5. Estis viro el la Fariseoj, nomata Nikodemo, ĉefo inter la Judoj; tiu venis al li nokte, kaj diris al li: Rabeno, mi scias, ke vi estas instruisto, veninta de Dio; ĉar neniu povas fari tiujn signojn, kiujn vi faras, se Dio ne estas kun li. Jesuo respondis kaj diris al li: Vere, vere, mi diras al vi: Se homo ne estas denove naskita, li ne povas vidi la regnon de Dio. Nikodemo diris al li: Kiel povas homo naskiĝi, kiam li estas maljuna? ĉu li povas eniri denove en la ventron de sia patrino kaj naskiĝi? Jesuo respondis: Vere, vere, mi diras al vi: Se homo ne estas naskita el akvo kaj la Spirito, li ne povas eniri en la regnon de Dio. Tio, kio naskiĝas el la karno, estas karno; kaj tio, kio naskiĝas el la Spirito, estas Spirito. Ne miru, ke mi diris al vi: Vi devas esti denove naskitaj. La vento blovas, kie
ĝi volas, kaj ĉian voĉon vi aŭdas, sed vi ne scias, de kie ĝi venas kaj kien ĝi iras; tia estas ĉiu, kiu estas naskita de la Spirito

Nikodemo respondis kaj diris al li: Kiel povas tio fariĝi? Jesuo respondis kaj diris al li: Vi estas instruisto en Izrael, kaj ĉu vi ne scias tion? Vere, vere, mi diras al vi: Kion ni scias, tion ni parolas, kaj kion ni vidis, tion ni atestas; kaj vi homoj ne akceptas nian ateston. Se mi aferojn surterajn diris al vi, kaj vi ne kredas, kiel vi kredos, se mi diros enĉielajn? (Johano, 3:1-12)

7. Tiuj ĉi vortoj: “Se homo ne estas naskita el akvo kaj la Spirito” estis interpretitaj en la senco de la reformo per la akvo de la bapto; sed la primitiva teksto estis nur: Ne renaskiĝas el akvo kaj la Spirito, dum en iuj tradukoj, kie estis el la Spirito, oni anstataŭigis per el la Sankta Spirito, kio jam ne estas la sama penso. Ĉi tiu ĉefa punkto rezultas el la unuaj komentarioj pri la Evangelio, kiel iam estos konstatite sen ia dubo
.
8. Por kompreni la veran sencon de tiuj vortoj, oni devas atenti la signifon de la termino akvo, kiu ne estas tie uzita en sia propra senco. La konoj de la anktivuloj pri la fizikaj sciencoj estis tre neperfektaj; ili kredis, ke la tero eliĝis el la akvoj, kaj tial ili rigardis la akvon kiel la absolutan generantan elementon; tial en Genezo estas legate: “La spirito de Dio ŝvebis super la akvo; estu firmaĵo inter la akvo; kolektiĝu la akvo de sub la ĉielo en unu lokon, kaj aperu la sekaĵo; la akvo aperigu moviĝantaĵojn, vivajn estaĵojn, kaj birdoj ekflugu super la tero, sub la ĉiela firmaĵo”

Laŭ tiu kredo, la akvo fariĝis la simbolo de la materia naturo, same kiel la Spirito estis la símbolo de l’ intelekta naturo. Tiuj ĉi vortoj: “Se la homo ne renaskiĝas el la akvo kaj el la Spirito, aŭ en akvo kaj en Spirito”, signifas do: “Se la homo ne renaskiĝas kun sia korpo kaj sia animo.” Ĝuste en ĉi tiu senco ili estis komprenataj en la komenco. Cetere tiu interpreto estas pravigata de jenaj vortoj:
Tio, kio naskiĝas el la karno, estas karno; kaj tio, kio naskiĝas el la Spirito, estas Spirito. Tie ĉi Jesuo faras klaran distingon inter la Spirito kaj la korpo. Tio, kio naskiĝas el la karno, estas karno, klare signas, ke nur la korpo originas el la korpo, kaj ke la Spirito estas sendependa de la korpo

9. La vento blovas, kie ĝi volas; kaj ĝian voĉon vi aŭdas, sed vi ne scias, de kie ĝi venas kaj kien
ĝi iras: oni povus kompreni, ke temas pri la Spirito de Dio, kiu donas la vivon al tiu, al kiu Li volas, aŭ pri l’ animo de la homo; en ĉi tiu lasta senco, “Vi ne scias, de kie ĝi venas kaj kien ĝi iras” signifas, ke oni ne scias, kio estis, nek kio estos la Spirito. Se la Spirito, aŭ animo, estus kreita samtempe kun la korpo, oni scius, de kie li venas, ĉar oni konus lian komencon. Kia ajn estas la interpreto, tiu teksto konfirmas la principon de la antaŭekzisto de l’ animo kaj, sekve, de la plureco de la ekzistadoj