19. La
alligiteco kaj la korinklino, ekzistantaj inter parencoj, estas signo de l’
antaŭa simpatio, kiu alproksimigis ilin; tial oni diras pri persono, kies
karaktero, gustoj kaj inklinoj havas nenian similecon kun tiuj de liaj, aŭ ŝiaj,
parencoj, ke li, aŭ ŝi, ne apartenas al la familio. Tion dirante, oni esprimas
veron pli grandan, ol kiel oni kredas. Dio permesas en la familioj tiujn
enkarniĝojn de Spiritoj antipatiaj aŭ fremdaj, por la duobla celo, ke ili servu
kiel provo por unuj kaj kiel rimedo de progreso por aliaj. Ĉar la maliculoj iom
post iom perfektiĝas en la kontakto kun la bonuloj per la zorgoj, kiujn ili ricevas
de ĉi tiuj lastaj; ilia karaktero mildiĝas, iliaj moroj puriĝas, la antipatioj estingiĝas;
tiel efektiviĝas la kunfandiĝo de la diversaj kategorioj de Spiritoj, same kiel
sur la tero kunfandiĝas la rasoj kaj popoloj
20. La
timo al la senfina grandiĝado de la parencaro, sekve de la reenkarniĝo, havas
egoisman fundon; ĝi nur pruvas, ke oni ne sentas amon sufiĉe larĝan, por
ampleksi grandan nombron da personoj. Ĉu patro, kiu havas plurajn infanojn,
amas ilin malpli, ol se li havus nur unu? Sed la egoistoj trankviliĝu, tia timo
ne havas fundamenton. El la fakto, ke iu homo havis dek enkarniĝojn, ne sekvas,
ke li trovos en la mondo de la Spiritoj dek patrojn, dek patrinojn, dek
edzinojn, kaj proporcian nombron da infanoj kaj da aliaj parencoj; li tie
retrovos ĉiam la samajn objektojn de sia amo, kun kiuj li sur la tero rilatis
per ligiloj de malsamaj naturoj aŭ, eble, de la sama naturo
21. Ni
vidu nun la sekvojn de la doktrino kontraŭ la reenkarniĝo. Tiu doktrino nepre
nuligas la antaŭekziston de l’ animo; ĉar la animoj estus kreataj samtempe kiel
la korpo, nenia antaŭa ligilo ekzistus inter ili; ili estus tute fremdaj unuj
al la aliaj; la patro estus fremda al sia filo; la parenceco ĉe la familioj,
sekve de tio, estus limigita nur al la korpa parenceco, sen ia spirita ligilo.
Estus do nenia motivo, por ke iu gloru sin, ke li havis kiel prapatrojn
eminentajn personojn. Laŭ la reenkarniĝa doktrino, prapatroj kaj posteuloj eble
estis konatoj unuj de aliaj, eble vivis kune, amis unuj aliajn, kaj troviĝas kune
denove por restreĉigi siajn simpatiajn ligilojn
22. Tio
pri la pasinteco. Pri l’ estonteco, laŭ la fundamentaj dogmoj, elfluantaj el la
ne-reenkarniĝo, la sorto de l’ animoj estas neŝanĝeble fiksita post unu sola
ekzistado. La definitiva fiksado de la sorto rezultigas la ĉeson de ĉiu
progreso, ĉar, se fariĝas iu ajn progreso, jam ne estas definitiva sorto; laŭ
tio, se ili bone aŭ malbone vivis, la animoj iras tuj en la loĝejon de la feliĉuloj
aŭ en la eternan inferon; ili estas do tuj apartigataj por ĉiam kaj sen ia
espero iam realproksmiĝi, kaj tial, patroj, patrinoj kaj infanoj, edzoj kaj
edzinoj, fratoj, fratinoj, amikoj, neniam estas certaj revidi unuj aliajn: tio
estas la plej absoluta rompo de la ligiloj de familio
Per la
reenkarniĝo kaj la progreso, kiu estas ĝia sekvo, ĉiuj, kiuj sin reciproke
amis, retrovos unuj aliajn sur la tero kaj en la spaco, kaj kune gravitos al
Dio. Se iuj falis sur la vojon, tiuj malfruigas sian progreson kaj sian feliĉon,
sed la espero neniel perdiĝas; helpataj, kuraĝigataj kaj subtenataj de tiuj,
kiuj amas ilin, ili iam eliros el la ŝlimejo, en kiun ili falis. Per la
reenkarniĝo, fine, ekzistas
porĉiama
solidareco inter la enkarniĝintoj kaj la elkarniĝintoj, kaj de tiu solidareco
venas plistreĉiĝo de l’ amligiloj
23. Resume,
kvar alternativoj prezentiĝas al la homo pri lia posttomba estonteco: 1-e, la neniiĝo,
laŭ la materialisma doktrino; 2-e, la ensorbiĝo en la universalan tutaĵon, laŭ
la panteisma doktrino; 3-e, la individueco kun definitiva fikseco de la sorto,
laŭ la doktrino de la Kristanaj Eklezioj; 4-e, la individueco kun senlima
progresado, laŭ la spiritisma doktrino. Laŭ la du unuaj, la ligiloj de familio
estas rompataj ĉe la morto, kaj al la animoj restas nenia espero retrovi unuj
aliajn; laŭ la tria, la animoj havas la eblon de reciproka revido, kondiĉe, ke
ili iru en la saman medion, kaj tiu medio povas esti tiel la infero, kiel la
paradizo; laŭ la plureco de l’ ekzistadoj, kiu estas nedisigebla de l’
iom-post-ioma progresado, estas certeco pri la kontinueco de la rilatoj inter
homoj, kiuj amis unuj aliajn, kaj ĝuste tio formas la veran familion