sexta-feira, 4 de julho de 2014

La Evangelio laŭ Spiritismo - Karito al la krimuloj - ĉapitro XI, eroj 14 e 15


 La Evangelio laŭ Spiritismo                                                                                                                                                                        Karito al la krimuloj  -  ĉapitro XI, eroj 14 e 15

“La sublima karito instruita de Jesuo ankaŭ konsistas el la bonfaro, ĉiam uzota de vi kaj en ĉiuj aferoj rilatantaj al via proksimulo”

14. La vera karito estas unu el la plej sublimaj instruoj, kiujn Dio donis al la mondo. Inter la veraj disĉiploj de Lia doktrino devas regi perfekta frateco. Vi devas ami la malfeliĉulojn, la krimulojn, kiel kreitojn de Dio, al kiuj la pardono kaj la favoro estas konsentataj, se ili pentas, kiel ankaŭ al vi, por la kulpoj, kiujn vi faras kontraŭ Lia leĝo. Meditu, ke vi estas pli riproĉindaj, pli kulpaj, ol tiuj, al kiuj vi rifuzas pardonon kaj kompaton, ĉar plej ofte ili ne konis Dion kiel vi Lin konas, kaj el ili estos postulate malpli, ol el vi

Ne juĝu, ho! neniel juĝu, miaj karaj amikoj,  ĉar la juĝo, kiun vin eldiros, estos pli severe aplikata al vi, kaj vi bezonas indulgon por la pekoj, kiujn vi senĉese faras. Ĉu vi ne scias, ke multaj agoj estas krimoj en la okuloj de Dio, la pureco mem, kaj tamen tiujn la mondo ne rigardas kiel eĉ malgravajn kulpojn?

La vera karito ne konsistas nur en la almozo, kiun vi donas, nek ankaŭ en la konsolaj vortoj, kiujn vi tiam aldiras; ne, ne nur tion Dio postulas de vi. La sublima karito, instruita de Jesuo, konsistas ankaŭ en la bonvolemo, kiun vi en ĉiuj okazoj kaj pri ĉiuj aferoj uzos por via proksimulo. Vi povas praktiki tiun subliman virton por la bono de multaj homoj, bezonantaj nenian almozon, sed kiujn paroloj de amo, de konsolo, de kuraĝigo gvidos al la Sinjoro

La tempo estas proksima, mi tion rediras, kiam la granda frateco reĝos sur tiu ĉi globo; kiam la leĝo de la Kristo regos la homojn, nur ĝi estos la brida kaj la espero, kaj kondukos la animojn al la feliĉaj  loĝejoj. Amu do unuj la aliajn kiel idoj de la sama Patro; neniel distingu inter la aliaj malfeliĉuloj, ĉar Dio volas, ke ĉiuj estu egalaj; neniun do malŝatu; Dio permesas, ke grandaj krimuloj estu inter vi, por ke ili estu por vi kiel instruaĵo. Baldaŭ, kiam la homojn kondukos la veraj leĝoj de Dio, tiaj instruoj jam ne estos necesaj, kaj ĉiuj Spiritoj malpuraj kaj ribelemaj estos forpuŝitaj en la malsuperajn mondojn, konformajn  kun ties inklinoj

Al tiuj, pri kiuj mi parolas, vi ŝuldas la helpon de viaj preĝoj; tio estas la vera karito. Oni neniel devas diri pri krimulo: “Li estas fiulo; estas necese elpurigi la teron el tiaj homoj; la morto, kiun oni donas al li, estas nur tro milda por tiaspeca estulo.” Ne, ne tiel vi devas paroli. Rigardu vian modelon, Jesuon; kion li dirus, se li vidus  tian malfeliĉulon apud si? Jesuo kompatus lin; Jesuo konsiderus lin tre kompatinda malsanulo; li etendus la manon al tia homo. Vere vi ne povas tiel agi, sed vi povas almenaŭ preĝi por li, helpi lian Spiriton dum la malmultaj momentoj, kiujn li devas ankoraŭ pasigi sur la tero. La pento povos tuŝi lian koron, se vi preĝos  kun fido. Li estas via proksimulo, same kiel la plej bona el al homoj; lia animo, devojiĝinta kaj ribelinta, estas kreita kiel la via, por perfektiĝi; helpu lin do eliri el la ŝlimo kaj preĝu por li 
(Elizabeta de Francujo. Le Havre, 1862)

Ĉu oni devas riski sian vivon por malbonfaranto?

15. Homo estas en danĝero de morto; por savi lin alia devas riski sian vivon; sed oni scias, ke tiu homo estas maliculo, kaj ke, se li saviĝos, li povos fari novajn krimojn. Ĉu tiu alia devas tamen riski sian vivon, por savi lin?

Tiu ĉi demando estas tre grava kaj povas prezenti sin al la spirito tre nature. Mi respondas laŭ mia morala progreso, ĉar ni ne scias sufiĉe, por diri, ĉu oni devas riski sian vivon eĉ por malbonfaranto. La sindonemo estas blinda; oni helpas malamikon; oni devas do helpi ankaŭ malamikon de socio, unuvorte malbonfaranton. Ĉu vi kredas, ke oni tiam kuras por savi la malfeliĉulon nur de la morto? eble oni savas lin de lia tuta pasinta vivo. Efektive, pripensu, ke en tiuj rapidaj momentoj, kiuj reprezentas la lastajn minutojn de lia vivo, la perdita homo revenas al sia pasinta vivo, aŭ, pli precize, lia pasinta vivo stariĝas antaŭ li. Eble la morto alvenas tro frue al li; lia reenkarniĝo povos esti terura; antaŭensaltu do, homoj! vi, al kiuj la spiritisma scienco portis lumon; antaŭensaltu, kaj forprenu lin de lia kondamno, kaj eble tiu homo, kiu mortus blasfemante kontraŭ vi, ĵetos sin en viajn brakojn. Tamen ne demandu, ĉu li tion faros aŭ ne, sed iru lin helpi, ĉar savante lin, vi obeas tiun voĉon de via koro, kiu diras al vi: “Vi povas lin savi, savu lin!” (Lamennais. Parizo, 1862)

Komentario

Nia sinteno antaŭ krimulo devos esti de bonvolema, amo, konsolo kaj kuraĝigo. Se ni havos la ŝancon lin savi de la morto, ni ne devos perdi ĝin. Li estas tiel nia frato, kiel la plejbona de la homoj

1 – Kiel fari kariton al krimulo?
Ne al li dezirante malbonon, ne juĝante liajn agojn, lin vizitante en malliberejo, al li portante mesaĝon, kiu povos lin konduki al la regeneriĝo
La perforto estas frukto de la malamo, egoismo kaj seninteresiĝo por la proksimulo

2 – Ĉu la elkarniĝo estus bona al la krimulo?
Nur Dio povas juĝi. Sed ni povas kredi tion, ke ekde la saviga ago, la vivo de la malbonfaranto povus pliboniĝi, kaj ni konkerus porĉiaman amikon, pretan aŭdi niajn renovigajn proponojn
Sen la karito de la noblaj animoj, la krimulo pli malfruigos sian renoviĝon

3 – Ĉu povas homo penti de siaj malkorektaj agoj, se havos, antaŭ la tuja morto, la ŝancon esti savita?
Tio eblas, ĉar tiumomente la erarema homo vidas aperi antaŭ si ĉiun sian pasintecon, vidante la ŝancon paciĝi, vivante plian tempon en la renoviga laboro
Savinte krimulon de la morto, ni ne nin demandu, ĉu li dankos aŭ ne: ni sekvu la koran voĉon


           

La Evangelio laŭ Spiritismo - Se iu frapas al vi la dekstran vangon, turnu al li ankaŭ la alian - Ĉapitro XII, eroj 7 kaj 8

                                                              La Evangelio laŭ Spiritismo     
                                  Se iu frapas al vi la dekstran vangon, turnu al li ankaŭ la alian  
  Ĉapitro XII, eroj 7 kaj 8

“Venis Kristo kaj diris: Pagu la malbonon per la bono”

7. Vi aŭdis, ke estas dirite: Okulon pro okulo, kaj denton pro dento; sed mi diras al vi: Ne rezistu al la malbono; sed al tiu, kiu frapas vian dekstran vangon, turnu ankaŭ la alian. Kaj se iu deziras procesi kontraŭ vi, por forpreni vian tunikon, lasu lin preni ankaŭ vian mantelon. Kaj se iu devigas vin iri unu mejlon, iru kun li du. Donu al tiu, kiu petas de vi; kaj ne deturnu vin de tiu, kiu deziras prunti de vi (Mateo,5:38-42)

 8. La antaŭjuĝoj de la mondo pri tio, kion oni konvencie nomas honorsento, aperigas tiun malserenan ofendiĝemon, naskitan de la fiero kaj de l’ ekzaltiĝo de la personeco, kiu igas la homon pagi ofendon per ofendo, vundon per vundo; tia konduto ŝajnas konformaj al justeco en la okuloj de homo, kies moralo ne leviĝas super la surteraj pasioj; tial la mosea leĝo diris: okulon pro okulo, denton pro dento, leĝo en harmonio kun la tempo, kiam vivis Moseo. Venis la Kristo kaj diris: Pagu per Bono la malbonon.  Li diris plu: “Ne rezistu al la malbono: sed al tiu, kiu frapas vian dekstran vangon, turnu ankaŭ la alian.” Al fierulo, tiu maksimo ŝajnas malkuraĝaĵo, ĉar li ne komprenas, ke estas pli granda kuraĝo elteni insulton, ol venĝi, kaj li tion ne komprenas, ĉar lia vidpovo ne atingas trans la nunan tempon.  Tamen, ĉu oni prenu tiun maksimon laŭlitere? Ne; tiel same, kiel tiun alian, kiu ordonas, ke oni elŝiru sian okulon, se ĉi tiu skandalas; pelita ĝis siaj lastaj konsekvencoj, tiu instruo donus kiel rezulton, ke oni kondamnu ĉian, eĉ laŭleĝan, malhelpon al la perforto, kaj ke oni lasu kampon libera al la maliculoj,  kiuj havus do jam nenian motivon por timo. Se oni ne bridus iliajn perfortojn, baldaŭ ĉiuj bonuloj estus iliaj viktimoj. La instinkto de memkonservado, kiu estas leĝo de la naturo, admonas ĉiun ne volonte etendi sian kolon al la murdisto

Per tiuj paroloj do Jesuo ne malpermesas la defendon, sed kondamnas la venĝon. Dirante, ke oni turnu la alian vangon, kiam unu estas frapita, li diris, en alia formo, ke oni ne pagu la malbonon per malbono; ke la homo humile akceptu ĉion, kio utilas por lin malfierigi; ke estas pli glore al li esti frapita, ol frapi, elteni pacience maljustaĵon, ol fari mem ĝin; ke estas pli bone esti trompita, ol trompi, esti ruinigita, ol ruinigi la aliajn. Tio estas samtempe la kondamno de la duelo, kiu estas nur manifestiĝo de la fiero. Nur la fido al la estonta vivo kaj al la justeco de Dio, kiu neniam lasas senpune la malbonon, povas doni la forton, por pacience elteni la atencojn al niaj interesoj kaj al nia memamo; tial ni diras senĉese: direktu viajn rigardojn antaŭen; ju pli alte vi levos vin per la penso super la materia vivo, des malpli vin ofendos la surteraj afero

Komentario

Oferi la alian vangon estas ne venĝi la ricevitajn ofendojn; estas liberigi, tiel la agresanton kiel nin mem, de la deziro venĝi. Ju pli granda estas nia fido en la estonta vivo, des pli ni levos nin, per la penso, super la materia vivo kaj malpli nin ofendos la surteraj aferoj

1 – Kial al la fieruloj la ordono de Jesuo ŝajnas malkuraĝeco?
Ĉar lia vidpovo ne atingas trans la nunan tempon, li kredas, ke estas plia kuraĝo venĝi, ol elteni insulton

La fido al la estonta vivo mildigas la fieron kaj la malmodestecon, igante malpli malfacila praktiki la kristanan ordonon pagi la malbonon per la bono

" Nur la fido al la estonta vivo kaj al la justeco de Dio (...)povas doni la forton, por pacience elteni la atencojn al niaj interesoj kaj al nia memamo "

2 – Kiu estas la vera senco de tiu instruo?
Jesuo volis, per tiuj vortoj, kondamni ĉiajn venĝojn, nin instruante pagi la malbonon per la bono
Pli granda gloro al li venas esti ofendita ol ofendi, pacience elteni maljustaĵon ol ĝin praktiki

3 – Kiel ni havigu forton por praktiki la pardonon, instruitan de Jesuo?
Klopodante ĉiam nin levos per la penso super la materia vivo, pro tio ke, nur tiel, ni malpli suferos pro la malbono praktikata kontraŭ ni kaj pli facile ni pardonos

La studo de la Jesua Evangelio kaj la preĝo helpas nin trovi la necesan forton por la sublima praktiko pagi la malbonon per la bono

www.cvdee.org.br (portugale)

La Evangelio laŭ Spiritismo - Pagi per bono la malbonon - ĉapitro XII, eroj 1 al 4

                La Evangelio laŭ Spiritismo                                                                                                                      Pagi per bono la malbonon  -  ĉapitro XII, eroj 1 al 4

“Se la amo al la proksimulo estas la principo de karito, ami siajn malamikojn estas la plej sublima apliko de tiu principo”

1. Vi aŭdis, ke estas dirite: Amu vian proksimulon kaj malamu vian malamikon. Sed mi diras al vi: Amu viajn malamikojn, kaj preĝu por viaj persekutantoj; por ke vi estu filoj de via Patro, kiu estas en la ĉielo; ĉar Li levas sian sunon sur la malbonulojn kaj la bonulojn, kaj sendas pluvon sur justulojn kaj maljustulojn. Ĉar se vi amas tiujn, kiuj amas vin, kian rekompencon vi havas? ĉu ne tion saman faras eĉ la impostistoj? Kaj se vi salutas nur sole viajn fratojn, kion ekstran vi faras?  ĉu ne tion saman faras eĉ la nacianoj? Estu do perfektaj, kiel ankaŭ via ĉiela Patro estas perfekta   (Mateo, ĉap. 5:43- 48)

Ĉar mi diras al vi, ke se via justeco ne superos la justecon de la skribistoj kaj la Fariseoj, vi tute ne eniros en la regnon de la ĉielo (Mateo, ĉap. 5:20)

            2. Kaj se vi amas tiujn, kiuj amas vin, kian dankon vi havas?  ĉar eĉ la pekuloj amas tiujn, kiuj ilin amas. Kaj se vi bonfaras al viaj bonfarantoj, kian dankon vi havas? ĉar eĉ la pekuloj tiel same faras. Kaj se vi pruntas al tiuj, de kiuj vi esperas ricevi, kian dankon vi havas? eĉ pekuloj pruntas al pekuloj, por egale ricevi. Sed amu viajn malamikojn, kaj bonfaru, kaj pruntedonu, pri neniu perdante esperon; kaj via rekompenco estos granda, kaj vi estos filoj de la Plejalta; ĉar Li estas bona al la nedankemuloj kaj malbonuloj. Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema (Luko, ĉap. 6:32-36)

            3. Se la amo al la proksimulo estas la principo de karito, ami siajn malamikojn estas la plej sublima apliko de tiu principo, ĉar la posedo de tiu virto estas unu el la plej grandaj venkoj kontraŭ egoismo kaj fiero

            Tamen oni ofte miskomprenas la sencon de la vortoj ami en ĉi tiu okazo; Jesuo neniel pretendis, per tiuj vortoj, ke oni havu por siaj malamikoj tian dolĉan inklinon, kian oni havas por iu frato aŭ amiko; korinklino supozigas konfidon; nu, neniu povas konfidi iun, sciante, ke tiu deziras lian malfeliĉon; neniu povas fari al tiu persono amikajn korelverŝojn, sciante, ke la persono estas kapabla ilin misuzi; inter homoj, kiuj misfidas unuj je aliaj, ne povas okazi tiaj elmontroj de simpatio, kiaj ekzistas inter homoj, vivantaj en komuneco de pensoj; fine, neniu povas havi tian saman plezuron ĉe malamiko, kian ĉe amiko

            La malsameco de tiuj sentoj, laŭ la cirkonstancoj, rezultas el fizika leĝo: la leĝo de l’ altiro de la similaj kaj de la repuŝo de la malsimilaj fluidoj; la penso malica disĵetas ian emanaĵon, kies impreso estas peniga; la bonvolema penso ĉirkaŭvolvas nin per emanaĵo agrabla; el tio la diferenco de la sensacioj, kiujn oni spertas ĉe l’alproksimiĝo de iu amiko aŭ de iu malamiko. Ami siajn malamikojn povas do signifi nur, ke oni ne distingu inter malamikoj kaj amikoj; ĉi tiu regulo ŝajnas malfacila, eĉ ne plenumebla, nur tial, ke oni erare kredas, ke ĝi ordonas asigni al amikoj kaj malamikoj  la saman lokon en la koro. Se la malriĉeco de la homaj lingvoj devigas uzi la saman vorton por esprimi diversajn nuancojn de sentoj, la racio devas fari ties diferencon laŭ la okazoj

            Ami siajn malamikojn neniel estas do porti por ili korinklinon, kiu ne estas en la naturo, ĉar la kontakto kun malamiko batigas nian koron en maniero tute alia, ol la kontakto kun amiko; ĝi signifas, porti kontraŭ ili nenian malamon, resenton, deziron je venĝo; pardoni al ili sen kaŝita penso kaj senkondiĉe la malbonon, kiun ili faras al ni; neniel malhelpi la reamikiĝon; deziri al ili bonon, anstataŭ deziri malbonon; ĝoji, anstataŭ afliktiĝi pro la bono, kiu okazas al ili; etendi al ili helpeman manon en okazo de bezono; deteni sin, ĉu per paroloj aŭ per agoj, de ĉio, kio povas malutili al ili; ĝi estas fine pagi al ili ĉiam per bono la malbonon ricevitan, sen intenco humiligi ilin. Kiu tion faras, tiu plenumas la kondiĉojn de l’ ordono: Amu viajn malamikojn

            4. Ami siajn malamikojn estas sensencaĵo por nekredanto; la homo, por kiu la nuna vivo estas ĉio, vidas en sia malamiko nur malutilan estulon, kiu ĝenas lian ripozon, kaj de kiu, li kredas, nur la morto povas lin liberigi: el tio la deziro je venĝo; nenian intereson li havas pardoni, krom por kontentigi sian fieron en la okuloj de la mondo; pardoni en iuj okazoj ŝajnas al li eĉ malfortaĵo ne inda de li; se li ne venĝas, li tamen konservas venĝemon kaj ian sekretan deziron malutili sian malamikon

            Por kredanto, precipe por spiritisto, la vidmaniero estas tute alia, ĉar li ĵetas sian rigardon en la pasintecon kaj en la estontecon, inter kiuj la nuna vivo estas nur punkto; li scias, ke pro la destino mem de la tero li tie nepre renkontos malvirtajn, malicajn homojn; ke la malicaĵoj, lin ĉiam celantaj, estas parto de provoj, kiujn li devas suferi, kaj la alta vidpunkto, el kiu li rigardas, faras la sortobatojn malpli amaraj, egale ĉu ili venas de la homoj aŭ de l’ aĵoj; se li ne murmuras kontraŭ la provoj, des malpli li murmuru kontraŭ la homoj, ties instrumentoj, se, anstataŭ plendi, li dankas Dion pro la provo, li devas ankaŭ danki la manon, kiu donas al li okazon montri sian paciencon kaj rezignacion. Tiu ĉi pensmaniero lin nature antaŭinklinas al pardono; cetere li scias, ke ju pli noblanima li estas, des pli li grandiĝas en siaj propraj okuloj kaj des pli malproksime li staras de la malbonintencaj sagoj de sia malamiko

            La homo, kiu okupas altan rangon en la mondo, ne sentas sin ofendita de l’ insultoj de tiu, kiun li rigardas kiel sian malsuperulon; tio sama estu dirita pri tiu, kiu en la morala mondo levigas super la materia homaro; li komprenas, ke malamo kaj venĝemo lin malnobligus kaj malaltigus; nu, por esti supera ol sia kontraŭulo, li devas havi animon pli grandan, pli noblan, pli indulgeman

Komentario

Ne estas iu ajn merito ami nur tiujn, kiuj nin amas, tial ke la malbonuloj ankaŭ faras la samon. La vera merito troviĝas en la bonfaro al tiu, kiu al ni faras la malbonon; en la pardono kaj amo al niaj malamikoj; finfine en la bonfaro al ĉiuj sendistinge, sen iu ajn redona atendo

            1 – Kial ne estas merito nur ami al tiuj, kiuj nin amas?

            Ĉar kiam ni amas nur tiujn, kiuj nin amas, ni tion faras pro redona devo, sen iu ajn klopodo nia. Sekve tiel ne estas progreso

            La malbonfarantoj kaj krimuloj ankaŭ amas tiujn, kiuj ilin amas. Dio sendistinge amas al ni ĉiuj, bonaj kaj malbonaj

            2 – Kiu devas esti do nia konduto en nia ĉiutaga rilato kun niaj ĉirkaŭantoj?

            Ni traktu ĉiujn, eĉ tiujn kun kiuj ni ne afinas, kun la sama digneco kaj respekto, kiujn ni ŝatus por ni; ni faru al aliaj la tutan bonon eblan; ni helpu atendante nenion ajn
            Jesuo rekomendis nin, ke ni amu nian proksimulon kiel ni amas nin mem

            3 – Kiel ni amu niajn malamikojn?

            Ne al ili nutrante malamon, malpardonon aŭ venĝan deziron; al ili pardonante la malbonon faritan al ni, spektante ĝojegon anstataŭ malĝojo pro la bono venanta al ili; finfine ĉiam ilin redonante la malon per la bono, senintence ilin humiligi

            Ami la malamikojn ne estas ilin dediĉi ekstreman korinklinon, sed al ili ne deziri ion ajn, kion ni ne volas por ni

La Evangelio laŭ Spiritismo - La venĝo - Ĉapitro XII, ero 9 – Instruoj de la Spiritoj


La Evangelio laŭ Spiritismo                                                                                                                                                                   La venĝo
  Ĉapitro XII, ero 9 – Instruoj de la Spiritoj

“Venis Kristo kaj diris: Pagu la malbonon per la bono”

9. La venĝo estas unu el la lastaj restaĵoj de la barbaraj moroj, kiuj iom post iom forviŝiĝas el inter la homoj. Ĝi estas, kune kun la duelo, unu el la lastaj postesignoj de tiuj sovaĝaj moroj, sub kiuj baraktis la homaro ĉe la komenco de la kristana epoko. Tial la venĝo estas certa signo de la neprogresinta stato de la homoj, kiuj ĝin praktikas, kaj de la Spiritoj, kiuj povas ankoraŭ inspiri ĝin. Do, miaj amikoj, tiu sento neniam devas vibrigi la koron de iu ajn, kiu diras kaj deklaras sin spiritisto. Venĝi estas, vi tion scias, tiel kontraŭa al tiu preskribo de la Kristo: “Pardonu viajn malamikojn!”, ke tiu, kiu rifuzas pardoni, ne nur ne estas spiritisto, sed ankaŭ ne estas kristano. La venĝo estas inspiro des pli pereiga, ĉar la falseco kaj la malnobleco estas ĝiaj konstantaj akompanantoj. Efektive, kiu forlasas sin al tiu fatala kaj blinda pasio, tiu preskaŭ neniam venĝas malkaŝe.  Se li estas la pli forta, li ĵetas sin kiel rabobesto sur tiun, kiun li nomas sia malamiko, kiam la vido de tiu flamigas lian pasion, lian koleron kaj lian malamon. Sed plej ofte li kovras sin per hipokrita ŝajno, kaŝante en la fundo de sia koro la malbonajn sentojn, kiuj lin animas; li ekprenas malrektajn vojojn, sekvas en la ombro sian malamikon, kiu nenion suspektas, kaj atendas la taŭgan momenton, por sendanĝere frapi; li sin kaŝas de sia kontraŭulo kaj ĉi tiun senĉese spionas; li faras abomenajn kaptilojn kaj en oportuna momento verŝas venenon en lian kalikon. Kiam lia malamo ne iras ĝis  tiaj ekstremoj, li atakas sian viktimon en ties honoro kaj korinklinoj; li ne hezitas eĉ antaŭ la kalumnio, kaj liaj perfidaj sugestoj, lerte dissemitaj per ĉiuj ventoj, iom post iom amasiĝas sur la vojo. Sekve, prezentante sin en la lokoj, kie pasis la venena blovado de la hipokritulo, la persekutato miras, tie trovante nur malvarmajn vizaĝojn, kie li antaŭe vidadis amikajn kaj bonvolemajn mienojn; li konsterniĝas, kiam la manoj, kiuj iam serĉadis la lian, nun rifuzas ĝin premi; fine li sentas sin neniigita, vidante, ke liaj plej karaj amikoj kaj parencoj deturniĝas de li kaj lin evitas. Ha! La fiulo, kiu tiel venĝas, estas centoble pli kulpa, ol tiu, kiu alfrontas sian malamikon kaj lin insultas rekte en la vizaĝon

For do tiujn sovaĝajn kutimojn! For tiujn morojn de aliaj tempoj! Ĉiu spiritisto, kiu pretendus hodiaŭ havi la rajton venĝi, ne indus plu esti ano de la falango, kiu prenis kiel divizon: “Ekster karito, nenia savo!” Sed ne, mi ne povus reteni min ĉe la penso, ke iu membro de la granda spiritista familio iam kuraĝos atenti pri ricevita ofendo, krom por pardoni (Julio Olivier. Parizo, 1862)

Komentario

La venĝo, frukto de la homa morala malprogreso, estas mallaŭdinda, ĉar ĝi konsistas el la manifestacio de malamega koro. Tiu sento, kontraŭa al la Dia leĝo, forlasos la Teron, kiam la homo, uzante la Evangeliajn kaj preĝajn rimedojn, klopodos pardoni la ricevitajn ofendojn

1 – Kial la venĝo estas mallaŭdinda?
Ĉar, estante la manifestacio de malamega koro pro la malamo kaj konservante la plendon kontraŭ la similulo, ĝi fariĝas kontraŭa al la Dia leĝo, kiu estas amo
Jesuo al ni konsilis pardoni sepdekoble sep; ankaŭ Li ordonis tion, ke ni amu nian malamikon. La venĝo estas la neo de tiuj instruoj

2 – Kiel ni agu, se la venĝa sento estos pli forta, ol la deziro pardoni?
Ni klopodu disvolvi la sentojn de frateco kaj toleremo, serĉante en la Evangelio kaj preĝo helpon kaj inspiron por la liberiĝo de la venĝa deziro
La nobleco de la animo, kies ĉefa karaktero estas pardoni sendistinge la ofendojn, estas konkero de granda klopodo

3 – Kiu estas la konsekvenco de la venĝo por tiu, kiu ĝin praktikas?
Tiu, kiu venĝas sin, krom pligrandigi siajn ŝuldojn al la dia justeco, forlasas la ŝancon sin regeneri pere de la pardono al la agresinto, kun kiu neeviteble iam repacigos
La venĝinto estas iu, kiu portas pezan pakegon da doloroj, de kiu nur liberiĝos, kiam komencos la praktikon de la pardono

La Evangelio laŭ Spiritismo - La malamo - Ĉapitro XII, ero 10

10.  Amu unuj la aliajn kaj vi estos feliĉaj. Prenu precipe kiel taskon ami tiujn, kiuj inspiras al vi indiferentecon, malamon kaj malŝaton. La Kristo, kiun vi devas fari via modelo, donis al vi ekzemplon de tiu sindonemo; misiisto de amo, li amis en tia grado, ke li fordonis sian sangon kaj sian vivon. La ofero, kiu vin devigas ami la homojn, kiuj vin insultas kaj persekutas, estas dolora; sed ĝuste ĝi lokas vin super ili; se vi ilin malamus, kiel ili malamas vin, vi ne valorus pli ol ili; tia amo estas la senmakula hostio, kiun vi oferas al Dio sur la altaro de viaj koroj, hostio de agrabla doloro kaj kies parfumo suprenflugas al Li. Kvankam la leĝo de amo ordonas,  ke ĉiu amu sendistinge ĉiujn siajn fratojn, ĝi tamen ne kirasas la koron kontraŭ la malbonaj agoj; ĝi, kontraŭe, trudas la plej doloran provon, kaj mi tion ja scias, ĉar en mia lasta surtera ekzistado mi spertis tian torturon; sed Dio estas ĉie kaj punas en la nuna kaj en la alia vivo tiujn, kiuj malobeas la leĝon de amo. Ne forgesu, miaj karaj filoj, ke la amo proksimigas al Dio, kaj la malamo malproksimigas de Li
Fénelon  (Bordeaux, 1861)

Komentario

La malamo estas frukto de la malsupera kondiĉo, kie ankoraŭ troviĝas la homo. Malami estas vundi sin mem. Malamo estas malbonaĵo rekte atinganta tiun, kiu malamas. Ni ĝin venku en ni, por ke ni ĝuu la veran feliĉon, kies vojo estas la ekzemplo de Jesuo, enhavita en Lia Evangelio

1 - De kie devenas la malamo?
De la malsupera kondiĉo, kie ankoraŭ troviĝas la homo, kies orgojlo tre laŭte parolas, malhelpante lin vidi, en tiu, kiu lin inspiras malamon, iun bezonatan de lia pardono, kompreno kaj kunlaboro

"La malamo estas la ĝermo de la amo, kiu estis sufokita kaj devojigita de senevangelia koro"

"Nur la evangeliiĝo de la spirita homo kondukos la kreitojn al supera nivelo de kompreno...
(Emmanuel – La Konsolanto – demando 339)

2 – Kiu estas la ĉefa viktimo de la malamo?
Estas tiu, kiu nutras tiun senton, pro tio ke la vojo al konkero de la feliĉo devige pasas ĉe la proksimulo, kiun ni senkondiĉe devas ami, kaj ne malami

"Amu unuj la aliajn kaj vi estos feliĉaj"

3 – Kio okazas al tiuj, kiuj malobeas la amleĝon?
Ĉiuj, kiuj malobeas la amleĝon, tial ke ĝi devas regi ĉiun nian rilaton kun la proksimulo,suferos la necesan punkorekton per rigidaj korektitaj provoj, ĉar nia propra konscienco nin postulas en ĉi tiu ekzistado aŭ en alia.

La harmonio reganta la Diajn leĝojn starigas tion, ke la malobeo al unu el ili determinas la observadon kaj la plenumon de alia, kiu kondukas al la riparo de la farita eraro. Tiel ni estas antaŭenigitaj al la progreso

La Evangelio laŭ Spiritismo - La fido kaj la karitato – ĉapitro XI, ero13

        La Evangelio laŭ Spiritismo                                                                                                                                                                                  La fido kaj la karitato – ĉapitro XI, ero 13

“...karito ne eblas sen fido...”

13. Antaŭ nelonge mi diris al vi, miaj karaj filoj, ke karitato sen fido ne sufiĉas, por teni inter la homoj socian ordon, kapablan fari la homojn feliĉaj. Mi devus esti dirinta, ke karito ne eblas sen fido. Vere vi povos trovi malavaraĵojn eĉ fare de senreligiaj personoj, sed tiun severan karitaton, kiu agas nur per abnegacio, per konstanta ofero de ĉiu egoisma intereso, nur la fido povas inspiri, ĉar nur ĝi ebligas al ni porti kuraĝe kaj persiste la krucon de la surtera vivo

Jes, miaj infanoj, ĝuavida homo vane penas iluzii sin pri sia destino sur la Tero, pretendante, ke al li estas permesate okupiĝi nur pri sia feliĉo. Certe, Dio kreis nin, por ke ni estu feliĉaj en la eterneco; tamen la surtera vivo devas servi nur por nia morala perfektiĝo, kiu estas atingita pli facile kun la helpo de organoj kaj de la materia mondo. Eĉ se oni ne atentus la ordinarajn sortoŝanĝojn de la vivo, la diverseco de viaj gustoj, de viaj inklinoj, de viaj bezonoj estas ankaŭ rimedo, por ke vi perfektiĝu, ekzerciĝante en la karito. Ĉar, nur koste de cedoj kaj de reciprokaj oferoj, vi povas ja tenadi la harmonion inter tiel malsamaj elementoj

Tamen vi estas pravaj asertante, ke la feliĉo estas destinita al la homo en tiu ĉi mondo, se li ĝin serĉas, ne ĉe la materiaj ĝuoj, sed ĉe la bono. La historio de la Kristanismo parolas pri martiroj, kiuj ĝoje paŝadis al la turmentoj; hodiaŭ, en via socio, por esti kristano la homo jam ne bezonas submetiĝi al la martireco, nek oferi sian vivon, sed necesa estas nur kaj simple la ofero de via egoismo, de via fiero kaj de via vantemo. Vi venkos, se la karito inspiros vin kaj la fido vin subtenos
(Protektanta Spirito, Krakovo, 1861)

Komentario

La karito nur veras kaj kapablas evoluigi la spiriton, kiam ĝi estas abnegacie praktikata kaj per konstanta ofero de ĉiu egoisma intereso. Sed, por tio, ĝi devas esti inspirita kaj subtenita de la fido, kiu estas ĝia ebliganto

1 – Kial la fido gravas, por teni inter la homoj socian ordon kapablan, ilin fari feliĉaj?
Ĉar la fido direktas nin al la karito, elvolviĝanta ĉe ni la solidarecan spiriton, forigante la konfliktojn, kiuj tiel disigas la kreitojn

La fido estas la moviga forto, kiu antaŭenpuŝas la kariton, en kies laboro la spirito grandiĝas kaj atingas la feliĉplenecon

2 – Ĉu ni povas diri, ke la malfacilecoj de la vivo rilatas al la karitomanko?
Jes, kaj nur en la karito estas la solvo. Kiam ni zorgas pri la proksimula bonstato, ni moderigas niajn dolorojn kaj kontribuas al la socia paco

La plej grava recepto de la frateco enestas en la sankta kaj neŝanĝebla formulo anoncita de Jesuo: amu vin unu la alian

3 – Kio necesas, por ke ni estu veraj kristanoj?
Necesas nur tio, ke ni oferu nian egoismon, nian orgojlon kaj nian vantemon, favore la proksimulon

La veran kristanon oni konas pere de lia granda amo al la proksimulo

http://www.cvdee.org.br (portugale)

La Evangelio laŭ Spiritismo - ĉapitro XII, eroj 5 kaj 6 - La elkarniĝintaj malamikoj


      La Evangelio laŭ Spiritismo                                                            La elkarniĝintaj malamikoj  -  ĉapitro XII, eroj 5 kaj 6


"Se [...] oni devas havi indulgemon kaj bonvolemon por la enkarniĝintaj malamikoj, oni samajn sentojn portu ankaŭ por tiuj liberigitaj el la karno"

5. La spiritisto havas ankoraŭ aliajn motivojn por indulgi al siaj malamikoj. Unue li scias, ke la malboneco ne estas ia konstanta stato de la homoj; ke ĝi estas esence propra al nedaŭra malperfekteco, kaj ke, same kiel infano korektas siajn mankojn, tiel maliculo iam komprenos siajn erarojn kaj fariĝos bona

Li scias ankaŭ, ke la morto nur materie lin liberigas de sia malamiko, ĉar tiu ĉi povas persekuti lin per sia  malamo, eĉ post sia foriro de la tero; ke tiel la venĝo ne atingas sian celon; ke ĝi kontraŭe havas kiel efikon naski pli grandan inciton, kiu povas daŭri plu en sekvanta ekzistado. Estis rezervite al Spiritismo pruvi per la sperto kaj per la leĝo, laŭ kiu fariĝas la rilatoj inter la videbla kaj la nevidebla mondoj, ke la esprimo: Estingi malamon per sango estas fundamente falsa, kaj ke vero estas, ke sango nutras malamon eĉ post la tombo; sekve, doni efektivan pravon de ekzisto kaj praktikan utilecon ne nur al la pardono, sed ankaŭ al la sublima maksimo de la Kristo: Amu viajn malamikojn. Neniu koro estas tiel malvirtema, ke, eĉ senscie, ĝi ne estas tuŝita de bona konduto kontraŭ ĝi; per milda konduto, oni forigas almenaŭ ĉian pretekston por la revenĝo; el malamiko oni povas ja fari al si amikon antaŭ aŭ post lia morto. Per malbona konduto oni incitas sian malamikon kaj tiam ĉi tiu fariĝas instrumento, kiun la justeco de Dio uzas, por puni tiun, kiu ne pardonis

6. Oni povas do havi malamikojn, tiel inter la enkarniĝintoj, kiel inter la elkarniĝintoj; la malamikoj el la nevidebla mondo manifestas sian malicemon per obsedoj kaj subjugigo, kontraŭ kiuj baraktas tiom da personoj, kaj kiuj estas unu el la specoj de provoj de la vivo; tiuj provoj, kiel ĉiuj aliaj, helpas la progreson kaj devas esti akceptataj rezignacie kaj kiel konsekvenco de la malsupera naturo de la terglobo; se ne ekzistus malbonaj homoj sur la tero, ne troviĝus malbonaj Spiritoj ĉirkaŭ ĝi. Se do oni devas havi indulgemon kaj bonvolemon por la enkarniĝintaj malamikoj, oni samajn sentojn portu ankaŭ por tiuj liberigitaj el la karno

Oni iam oferadis sangantajn viktimojn, por senkolerigi la inferajn diojn, kiuj estis neniuj aliaj, ol la malbonaj Spiritoj. Post la inferaj dioj venis la demonoj, kiuj estas la samo. Spiritismo venas pruvi, ke tiuj demonoj estas nenio krom la animoj de malicaj homoj, ankoraŭ ne seniĝintaj je materiaj instinktoj; ke oni ilin ne mildigas krom per ofero de sia malamo, tio estas, per karito; ke la karito havas kiel efikon ne nur malebligi al ili fari malbonon, sed ankaŭ rekonduki ilin al la vojo de la bono kaj kunhelpi ilian savon. Tial la maksimo: Amu viajn malamikojn ne limiĝas je la mallarĝa rondo de la tero kaj de la nuna vivo, sed ĝi estas parto de la granda leĝo de l’ universala frateco

Komentario

La malamo transiras la tombon. La elkarniĝinta malamiko do estas iu ofendita de ni en pasintaj ekzistadoj kaj hodiaŭ nin atingas por la necesa alĝustigo. En la ordono de Jesuo "Amu viajn malamikojn", ni trovas la vojon por la repacigo kun la antaŭuloj

1 – Kiel ni devas agi por eviti, ke malŝatecoj kaj malamikecoj daŭros post la morto?

Obeante la ordonon de Jesuo, kiu estas, ami niajn malamikojn, kondutante rilate ilin kun la sama justeco, kion ni ŝatus por ni

"Ne estas tiel malbonega koro, kiu (...) ne sin montru sentema antaŭ bona sinteno"

Pere de bona ago, oni povas fari el malamiko amikon, antaŭ kaj post la elkarniĝo

2 – Kiajn konsekvencojn al ni portas nutri la malamon kontraŭ alia homo?

La malamo nutrita de ni al malamiko kaŭzas en tiu senton je egala intenseco kontraŭ ni, fariĝante instrumento uzata de Dio, por ke Li  klarigu tiun, kiu ne pardonis

Ni repacigu plej eble frue kun nia kontraŭulo, por ke la malkonkordoj ne daŭru tra estontaj ekzistadoj

3 – Kiel liberiĝi je malsaniga ago de la elkarniĝintaj malamikoj?

Pere de interna transformiĝo je la lumo de la Evangelio de Jesuo kaj pere de praktiko de la pardono kaj karitato en sia plej ampleksa senco

La Evangelio estas benita lernejo por regeneriĝo de ĉiuj eraroj niaj

Tiuj kondutoj, krom ilin deteni praktiki la malbonon kontraŭ ni, ilin rekondukas al la bona vojo

www.cvdee.org.br (portugale)

La Evangelio laŭ Spiritismo - Ĉapitro XIII, eroj 1 al 3 - Fari la bonon sen parado


La Evangelio laŭ Spiritismo                    
Fari la bonon sen parado
 Ĉapitro XIII, eroj 1 al 3

“Ne sciu la maldekstra mano tion, kion donas la dekstra mano...”

1. Gardu vin, ke vi ne faru vian justaĵon antaŭ homoj, por esti alrigardataj de ili; alie vi ne havas rekompencon ĉe via Patro, kiu estas en la ĉielo. Tial, kiam vi donos almozon, ne sonigu trumpeton antaŭ vi, kiel faras la hipokrituloj en la sinagogoj kaj sur la stratoj, por havi gloron ĉe homoj. Vere mi diras al vi: Ili jam ricevas sian rekompencon. Sed kiam vi donas almozon, ne lasu vian maldekstran manon scii, kion faras via dekstra; por ke via almozo estu en sekreto; kaj via Patro, kiu vidas en sekreto, vin rekompencos  (Mateo, 6:1-4)

2. Kiam li malsupreniris de la monto, lin sekvis grandaj homamasoj. Kaj jen venis al li leprulo kaj adorkliniĝis al li, dirante: Sinjoro, se vi volas, vi povas min purigi. Kaj li etendis la manon  kaj tuŝis lin, dirante: Mi volas; estu purigita. Kaj tuj lia lepro estis purigita. Kaj Jesuo diris al li: Zorgu, ke vi diru al neniu. Sed iru, montru vin al la pastro, kaj oferu la donon, kiun Moseo ordonis, por atesto al ili  (Mateo, 8:1-4)

3. Fari la bonon sen parado estas granda merito; kaŝi la manon, kiu donas, estas ankoraŭ pli merite; tio estas nediskutebla signo de granda morala supereco; ĉar por vidi la aferojn de pli alte, ol la vulgarulo, oni devas ne konsideri la nunan vivon kaj identiĝi kun la estonta; unuvorte, loki sin super la homaro, por flanken meti la kontentecon, kiun portas la atesto de la homoj, kaj atendi la aprobon de Dio. Kiu ŝatas la aprobon de la homoj pli ol la aprobon de Dio, tiu pruvas, ke li havas pli da fido al la homoj, ol al Dio, kaj ke la nunan vivon li rigardas kiel pli valoran, ol la estontan, aŭ eĉ ke li ne kredas al la estonta vivo; se li diras la kontraŭon, li kondutas kvazaŭ li ne kredus tion, kion li diras

Kiom da homoj komplezas nur esperante, ke la ricevinto de ilia bonfaro ĉi tiun trumpetos! Kiom multaj, en la taglumo, donas grandajn sumojn, sed en la ombro ili ne donus eĉ monereton! Tial Jesuo diris: “Kiuj parade faras la bonon, tiuj jam ricevis sian rekompencon”; efektive, tiu, kiu serĉas sian propran gloradon sur la tero per la bono, kiun li faras, jam pagis al si mem; Dio ŝuldas al li jam nenion; restas al li ricevi nur la punon por sia fiero

Ne lasu vian maldekstran manon scii, kion faras via dekstra mano, estas figuro mirinde karakterizanta la modestan bonfaradon; sed se ekzistas la reala modesteco, ekzistas ankaŭ la modesteco laŭplane ludata; kelkaj personoj kaŝas la manon, kiu donas, sed zorgas, ke ankoraŭ peceto da ĝi aperu, rigardante ĉirkaŭen por certiĝi, ĉu iu ne vidis lin kaŝi la manon. Nedigna parodio de la maksimoj de la Kristo! Se la fieraj bonfarantoj estas malŝatataj inter la homoj, kiel Dio juĝos pri ilia konduto! Ankaŭ tiuj jam ricevis sian rekompencon sur la tero. Oni vidis ilin; ili estas kontentaj, ke ili estas viditaj: jen ĉio, kion ili ricevos

Kia estos la rekompenco de homo, kiu faras el siaj komplezoj ŝarĝon sur la ricevinto de lia helpo, kiu iamaniere postulas de tiu montrojn de danko, kiu sentigas al tiu sian pozicion de ŝuldantoj, reliefigante la prezon de siaj oferoj por la favorito? Ho! por tiu eĉ la surtera rekompenco ne ekzistas, ĉar li ne ĝuas la dolĉan ĝojon aŭdi beni lian nomon, kaj tio estas la unua puno por lia fiero; la larmoj, kiujn li forviŝas por kontentigo de sia vantamo, anstataŭ suprenflugi al la ĉielo, refalas sur la koron de l’ afliktito kaj ulcerigas ĝin. El la Bono, kiun li faras, venas al li neniom da profito, ĉar li ĝin bedaŭras, kaj ĉiu bonfaro bedaŭrata estas falsita, senvalora monero

La ne paradanta bonfarado havas duoblan meriton: krom materia karito, ĝi estas ankaŭ morala karito; ĝi ne tuŝas la ofendiĝemonde la komplezito; ĝi akceptigas la bonfaron, ne vundante la memamon kaj gardante la homan dignon; nu, aliigi la servon en almozon, sekve de la maniero kiel oni ĝin  faras, estas humiligi ĝian ricevanton, kaj ĉiam estas fiero kaj malicaĵo humiligi iun. La vera karito, kontraŭe, estas diskreta kaj lerta per tio, ke ĝi kaŝas la helpon kaj sin detenas eĉ de la plej simplaj ŝajnoj, kiuj eble vundus, ĉar ĉiu morala ofendo pligrandigas la suferon naskitan  de la bezono; ĝi scias trovi dolĉan kaj afablan vortojn, kiuj senĝenigas la ŝuldanton antaŭ sia bonfarinto, dum la fiera karito lin subpremas. La vera nobleco atingas sian superbelecon, kiam la bonfarinto, inversigante la rolojn, trovas rimedon por ŝajnigi, ke li mem estas ŝuldanto de la persono, al kiu li servis. Jen, kion signifas jenaj vortoj: Ne lasu vian maldekstran manon scii, kion faras via dekstra mano

Komentario

Fari la bonon estas ĉies devo. Do ne estas motivo voli aplaŭdojn por niaj agoj. La vera bono agas silente, kun la danka aprobo de la bonricevanto, la Dia ŝato kaj la interna kontenteco de la bonfaranto

1 – Kion signifas la Jesuaj paroloj "...ne sciu via maldekstra mano tion, kion faras la dekstra"?
Ke ni faru la bonon por la kontenteco helpi la bezonantan fraton, sed ne kiel maniero alvoki la ĉies atenton sur nin mem

"Zorgu, ke vi ne praktiku bonaĵojn antaŭ la homoj, por ke ili estu vidataj..."

"Ne scii la maldekstra mano tion, kion donas la dekstra mano estas bildo mirinde karakterizanta  la modestan bonfaron"

2 – Kial Jesuo asertas, ke tiuj, kiuj distrumpetas la praktikatan kariton jam ricevis sian rekompencon?
Ĉar, tiu, kiu tiel agas, ĝin faras pro orgojlo kaj vanteco, cele meriti la homajn laŭdojn. Kaj estante tiu lia intenco, la rekono al li sufiĉas, pro tio ke lia orgojlo kontentiĝis

"Kiam vi donu almozon, ne trumpetu..."

"La praktiko de la bono kun parado estas reala elmonto de morala malsupereco"

3 – Kiel ni agu por helpi la proksimulon?
Diskrete, sekrete, helpante nian fraton; zorgante kaŝi nian geston kaj dankante Dion pro la ŝanco,  kion Li donas, praktiki la kariton

En la karita praktiko, la plej granda favorato ne estas tiu, kiu ricevas la bonon, sed tiu, kiu ĝin praktikas