sexta-feira, 4 de julho de 2014

La Evangelio laŭ Spiritismo - La malamo - Ĉapitro XII, ero 10

10.  Amu unuj la aliajn kaj vi estos feliĉaj. Prenu precipe kiel taskon ami tiujn, kiuj inspiras al vi indiferentecon, malamon kaj malŝaton. La Kristo, kiun vi devas fari via modelo, donis al vi ekzemplon de tiu sindonemo; misiisto de amo, li amis en tia grado, ke li fordonis sian sangon kaj sian vivon. La ofero, kiu vin devigas ami la homojn, kiuj vin insultas kaj persekutas, estas dolora; sed ĝuste ĝi lokas vin super ili; se vi ilin malamus, kiel ili malamas vin, vi ne valorus pli ol ili; tia amo estas la senmakula hostio, kiun vi oferas al Dio sur la altaro de viaj koroj, hostio de agrabla doloro kaj kies parfumo suprenflugas al Li. Kvankam la leĝo de amo ordonas,  ke ĉiu amu sendistinge ĉiujn siajn fratojn, ĝi tamen ne kirasas la koron kontraŭ la malbonaj agoj; ĝi, kontraŭe, trudas la plej doloran provon, kaj mi tion ja scias, ĉar en mia lasta surtera ekzistado mi spertis tian torturon; sed Dio estas ĉie kaj punas en la nuna kaj en la alia vivo tiujn, kiuj malobeas la leĝon de amo. Ne forgesu, miaj karaj filoj, ke la amo proksimigas al Dio, kaj la malamo malproksimigas de Li
Fénelon  (Bordeaux, 1861)

Komentario

La malamo estas frukto de la malsupera kondiĉo, kie ankoraŭ troviĝas la homo. Malami estas vundi sin mem. Malamo estas malbonaĵo rekte atinganta tiun, kiu malamas. Ni ĝin venku en ni, por ke ni ĝuu la veran feliĉon, kies vojo estas la ekzemplo de Jesuo, enhavita en Lia Evangelio

1 - De kie devenas la malamo?
De la malsupera kondiĉo, kie ankoraŭ troviĝas la homo, kies orgojlo tre laŭte parolas, malhelpante lin vidi, en tiu, kiu lin inspiras malamon, iun bezonatan de lia pardono, kompreno kaj kunlaboro

"La malamo estas la ĝermo de la amo, kiu estis sufokita kaj devojigita de senevangelia koro"

"Nur la evangeliiĝo de la spirita homo kondukos la kreitojn al supera nivelo de kompreno...
(Emmanuel – La Konsolanto – demando 339)

2 – Kiu estas la ĉefa viktimo de la malamo?
Estas tiu, kiu nutras tiun senton, pro tio ke la vojo al konkero de la feliĉo devige pasas ĉe la proksimulo, kiun ni senkondiĉe devas ami, kaj ne malami

"Amu unuj la aliajn kaj vi estos feliĉaj"

3 – Kio okazas al tiuj, kiuj malobeas la amleĝon?
Ĉiuj, kiuj malobeas la amleĝon, tial ke ĝi devas regi ĉiun nian rilaton kun la proksimulo,suferos la necesan punkorekton per rigidaj korektitaj provoj, ĉar nia propra konscienco nin postulas en ĉi tiu ekzistado aŭ en alia.

La harmonio reganta la Diajn leĝojn starigas tion, ke la malobeo al unu el ili determinas la observadon kaj la plenumon de alia, kiu kondukas al la riparo de la farita eraro. Tiel ni estas antaŭenigitaj al la progreso

Nenhum comentário: