sexta-feira, 27 de fevereiro de 2015

La Evangelio laŭ Spiritismo – Neniu povos vidi la regnon de Dio, se li ne naskiĝos denove - Ĉapitro IV, eroj 1 al 3



1. Kaj Jesuo, veninte en la regionojn de Cezarea Filipi, demandis siajn disĉiplojn, dirante: Kiu, diras la homoj, ke mi, la Filo de homo, estas? Kaj ili diris: Laŭ iuj: Johano, la Baptisto; laŭ aliaj: Elija, kaj laŭ aliaj: Jeremia, aŭ unu el la profetoj. Li diris al ili: Sed vi, kiu vi diras, ke mi estas? Kaj responde Simon Petro diris: Vi estas la Kristo, la Filo de la vivanta Dio. Kaj Jesuo responde diris al li: Feliĉa vi estas, Simon Bar-Jona; ĉar ne karno kaj sango tion malkaŝis al vi, sed mia Patro, kiu estas en la ĉielo (Mateo, 16:13-17)

2. Kaj la tetrarĥo Herodo aŭdis pri ĉio, kio fariĝis; kaj li embarasiĝis, ĉar iuj diris, ke Johano leviĝis el la mortintoj; kaj aliaj, ke Elija aperis, kaj aliaj, ke unu el la antikvaj profetoj releviĝis. Kaj Herodo diris: Johanon mi senkapigis, sed kiu estas ĉi tiu, pri kiu mi aŭdas tiujn aferojn? Kaj li deziris vidi lin (Luko, 9:7-9)

3. (Post la transfiguriĝo). Kaj liaj disĉiploj demandis lin, dirante: Kial do diras la skribistoj, ke Elija devas veni antaŭe? Kaj li responde diris: Vere Elija venas antaŭe, kaj restarigos ĉion; sed mi diras al vi, ke Elija jam venis, kaj oni ne konis lin, sed faris al li ĉion, kion ili volis. Tiel ankaŭ la filo de la homo estas suferonta sub ili. Tiam la disĉiploj komprenis, ke li parolis al ili pri Johano, la Baptisto (Mateo, 17:10-13)

La Evangelio laŭ Spiritismo – Destino de la Tero. Kaŭzoj de la homaj afliktoj – Ĉapitro III, eroj 6 kaj 7



“...la homa genro ampleksas ĉiujn estulojn dotitajn per racio, kiuj loĝatigas la sennombrajn mondojn de l’ universo”

6. Oni miras trovante sur la tero tiom da malico kaj da maldelikataj pasioj, tiom da afliktoj kaj da malsanoj de ĉiuj specoj, kaj el tio oni konkludas, ke la homa genro estas kompatinda. Tiu juĝo devenas de la malvasta vidpunkto, en kiun oni sin metas, kaj kiu donas falsan ideon pri la tutaĵo

Estas necese konsideri, ke sur la tero oni ne vidas la tutan homaron, sed nur tre malgrandan parton de ĝi. Efektive, la homa genro ampleksas ĉiujn estulojn dotitajn per racio, kiuj loĝatigas la sennombrajn mondojn de l’ universo; nu, kio estas la loĝantaro de la Tero kompare kun la tuta loĝantaro de tiuj mondoj? Multe malpli ol la loĝantaro de vilaĝeto kompare kun la loĝantaro de tuta granda imperio. La materia kaj morala situacio de la surtera homaro jam nenion havas mirigan, se oni konsideras la destinon de la Tero kaj la naturon de ties loĝantoj

7. Oni havus tre falsan ideon pri la loĝantaro de granda urbo, se oni ĝin juĝus laŭ la loĝantaro de mizeraj kaj malpuraj kvartaloj. En malsanulejo oni vidas nur malsanulojn kaj kriplulojn; en punlaborejo oni vidas ĉiajn hontindaĵojn kaj ĉiajn malvirtojn kunigitajn; en nesalubraj regionoj, la plimulto el la loĝantoj estas palaj, malsanemaj, suferantaj. Nu, oni imagu la teron kvazaŭ antaŭurbon, malsanulejon, malliberejon, nesalubran regionon, ĉar ĝi estas samtempe ĉio tio, kaj oni komprenos, kial la afliktoj estas pli multaj ol la ĝuoj, ĉar oni ne sendas en hospitalon la bonfartantojn, nek en malliberejon tiujn, kiuj ne agis malbone; kaj la malsanulejoj kaj la karceroj ne estas lokoj por plezuro. Nu, same kiel en urbo la tuta loĝantaro ne troviĝas en hospitaloj aŭ en malliberejoj, tiel la tuta homaro ne vivas sur la tero; kiel oni eliras el la hospitalo, kiam oni estas kuracita, kaj el la malliberejo, kiam oni finas sian puntempon, tiel la homo ŝanĝas la Teron je mondoj pli feliĉaj, kiam li estas kuracita de siaj moralaj malsanoj

La Evangelio laŭ Spiritismo – Estas multe da loĝejoj en la domo de mia Patro – Ĉapitro III, eroj 1 kaj 2



 “La domo de la Patro estas la Universo”

1. Ne maltrankviliĝu via koro; vi kredas al Dio, kredu ankaŭ al mi. En la domo de mia Patro estas multe da loĝejoj; se ne tiel estus, mi dirus al vi; mi iras, por pretigi por vi lokon. Kaj se mi iros kaj pretigos por vi lokon, mi revenos kaj ricevos vin al mi mem, por ke vi ankaŭ estu tie, kie mi estas (Johano 14:1-3)

2. La domo de la Patro estas la universo; la diversaj loĝejoj estas la mondoj, kiuj cirkulas en la senfina spaco kaj donas al la elkarniĝintaj Spiritoj loĝejojn respondajn al ilia grado da progreso

Sendepende de la diverseco de la mondoj, tiuj paroloj povas esti komprenataj ankaŭ pri la feliĉa aŭ malfeliĉa stato de la Spirito en la vaganteco. Laŭ tio, se li estas pli aŭ malpli purigita kaj liberigita de la materiaj ligiloj, la medio, kie li troviĝas, la aspekto de l’ aĵoj, la sensacioj, kiujn li spertas, la perceptoj, kiujn li havas, diversas senlime; dum unuj ne povas malproksimiĝi de la sfero, kie ili vivis, aliaj altiĝas kaj trairas la spacojn kaj la mondojn; dum kulpaj Spiritoj vagadas en mallumo, la feliĉuloj ĝuas brilegantan helecon kaj la subliman spektaklon de la senlima spaco; dum, fine, la malbonulo, turmentata de konsciencriproĉoj kaj de ĉagrenoj, ofte sola, sen konsolo, apartigita de l’ objektoj de sia amo, ĝemas sub la ĉirkaŭpremo de la moralaj suferoj, la justulo, en la societo de tiuj, kiujn li amas, ĝuas la dolĉecon de neeldirebla feliĉo. Tiel ankaŭ estas diversaj loĝejoj, kvankam ili ne estas ĉirkaŭlimigitaj nek fikse lokitaj

La Evangelio laŭ Spiritismo – La vidpunktoj – Ĉapitro II, eroj 5 kaj 6



“Mia regno ne estas el ĉi tiu mondo”

5. La klara kaj preciza ideo, kiun oni faras pri l’ estonta vivo, donas neskueblan fidon je l’ estonteco,
kaj tiu fido havas gravegajn sekvojn por la moraligo de la homoj, tial ke ĝi tute ŝanĝas la vidpunkton, el kiu la homoj rigardas la surteran vivon. Por homo, kiu sin lokas per la penso en la spiritan vivon, kiu estas senfina, la enkorpa vivo estas nur trairo, mallonga restado en sendanka lando. La sortoŝanĝoj kaj la ĉagrenoj de la vivo ne estas pli ol interokazaĵoj, kiujn li akceptas kun pacienco, ĉar li scias, ke ili estas mallongedaŭraj kaj devas esti sekvataj de pli feliĉa stato; la morto jam havas nenion timigan; ĝi jam ne estas la pordo al la neniaĵo, sed la pordo al la liberigo, kiu malfermas al la ekzilito la eniron en restadejon de feliĉo kaj paco. Sciante, ke li staras en provizora kaj ne definitiva loko, li akceptas la zorgojn de la vivo kun pli da indiferenteco, kaj el tio venas al lia Spirito trankvileco, kiu mildigas la amarecon de la vivo

Pro la simpla dubo pri l’ estonta vivo, la homo ligas ĉiujn siajn pensojn al la surtera vivo; necerta pri l’ estonteco, li ĉion donas al la nuna tempo; ne vidante bonaĵojn pli valorajn, ol tiuj de sur la tero, li estas kvazaŭ infano, kiu nur volas siajn ludilojn; por akiri tiujn bonaĵojn, li ĉion faras; la perdo de la plej malgranda el tiuj bonaĵoj estas al li tre dolora; elreviĝo, neplenumita espero, nekontentigita ambicio, maljustaĵo ricevita, la fiero aŭ la vantemo vundita, estas turmentoj, kiuj faras la vivon ĉiama angoro, kaj tiel la homo trudas al si mem veran torturadon en ĉiuj momentoj. Ĉar li prenas sian vidpunkton el la surtera vivo, en kies centro li estas lokita, ĉio ricevas ĉirkaŭ li vastajn proporciojn; la malbono, kiu lin atingas, same kiel la bono, kiu apartenas al aliaj, ĉio akiras en liaj okuloj grandan gravecon. Al iu, kiu estas interne de urbo, ĉio ŝajnas granda: ne nur la altranguloj, sed ankaŭ la monumentoj; sed se li suriros monton, homoj kaj aĵoj ŝajnos al li tre malgrandaj

Tiel okazas al tiu, kiu rigardas la surteran vivon el vidpunkto de l’ estonta vivo: la homaro, kiel la steloj sur la ĉiela arkaĵo, perdiĝas en la senlima spaco; li ekrimarkas tiam, ke granduloj kaj malgranduloj estas konfuzitaj kvazaŭ formikoj sur terbulo; ke proletarioj kaj potenculoj estas de sama staturo, kaj li kompatas tiujn unutagulojn, kiuj faras tiom da penoj por akiri lokon, kiu ilin altigas tiel malmute kaj kiun ili konservos tiel mallongan tempon. Tiel, la graveco, alligita al la surteraj havaĵoj, estas kontraŭproporcia al la kredo je l’ estonta vivo

6. Se ĉiuj tiel pensus, oni diros, neniu okupus sin plu pri l’ aferoj sur la tero, ĉio tie disfalus. Ne; la homo intuicie serĉas sian komfortecon kaj kvankam kun la certeco resti nur mallongan tempon en iu loko, li tamen volas tie esti kiel eble plej bone aŭ malplej malbone; neniu persono, trovinte dornon sub sia mano, ĝin ne fortirus, por ne esti pikita. Nu, la deziro je la komforteco devigas la homon plibonigi ĉiujn aferojn, ĉar li estas puŝata de l’ instinkto de la progreso kaj de la memkonservado, entenataj en la leĝoj de la naturo. Li laboras do pro bezono, pro inklino kaj pro devo, kaj per tio li plenumas la planojn de la Providenco, kiu lin metis sur la teron por tiu celo. Nur tiu, kiu zorgas pri l’ estonteco, alligas al la nuna tempo nur relativan gravecon kaj facile konsoliĝas pri siaj malsukcesoj, pensante pri la destino, kiu lin atendas

Dio ne kondamnas do la surterajn ĝuojn, sed la trouzon de tiuj ĝuoj je malprofito por la aferoj de l’ animo; kontraŭ tiu trouzo estas avertataj tiuj, kiuj aplikas al si mem la parolon de Jesuo: “Mia regno ne estas el ĉi tiu mondo”
Tiu, kiu identiĝas kun la estonta vivo, estas simila al riĉa homo, kiu perdas malgrandan sumon kaj ne maltrankviliĝas pro tio; tiu, kiu ligas ĉiujn siajn pensojn nur al la surtera vivo, estas kiel malriĉulo, kiu perdas ĉiujn siajn havaĵojn kaj falas en malesperon

La Evangelio laŭ Spiritismo – Mia regno ne estas el tiu ĉi mondo - Ĉapitro II, eroj 1 kaj 2



“Per ĉi tiuj paroloj, Jesuo klare aludas la estontan vivon...”



1. Pilato do reeniris en la palacon, kaj alvokis Jesuon, kaj diris al li: Ĉu vi estas la reĝo de la Judoj? – Jesuo respondis: Mia regno ne estas el ĉi tiu mondo; se mia regno estus el ĉi tiu mondo, miaj servantoj bataladus, por ke mi ne transdoniĝu al la Judoj; sed nun mia regno ne estas el ĉi tie



Pilato demandis lin: Ĉu vi do estas reĝo? Jesuo respondis: Vi diras ke mi estas reĝo. Por tio mi naskiĝis kaj venis en la mondon, ke mi atestu pri la vero. Ĉiu, kiu estas el la vero, aŭskultas mian voĉon (Johano, 18:33, 36, 37)



La estonta vivo



2. Per ĉi tiuj paroloj, Jesuo klare aludas la estontan vivon, kiun li en ĉiuj cirkonstancoj prezentas kiel la celon, kiun la homaro estas trafonta, kaj kiu devas esti la objekto de la precipaj zorgoj de la homo sur la tero; ĉiuj liaj maksimoj rilatas al tiu granda principo



Sen la estonta vivo, efektive, la plimulto el liaj instruoj pri moralo havus nenian pravon de ekzisto; tial, kiuj ne kredas je l’ estonta vivo kaj opinias, ke li nur parolis pri la nuna vivo, tiuj ne komprenas liajn maksimojn aŭ ilin trovas infanecaj



Tiu dogmo povas do esti konsiderata kiel la akso de l’ instruado de la Kristo; tial ĝi estas lokita kiel unu el la unuaj en la kapon de tiu ĉi verko, ĉar ĝi devas esti la cela punkto de ĉiuj homoj; nur ĝi povas pravigi la anomaliojn de la surtera vivo kaj ilin akordigi kun la justeco de Dio